2017/09/29

Nova Kumari, la vivanta diino, estis elektita

(nova Kumari)

Nepalo nun bonvenigas novan vivantan diinon "Kumari". Kumari estas la knabino, elektita el budhisma familio de Nevaroj, kiun oni preĝas kiel Hidua diino .

Antaux du tagoj, la oficistoj annoncis ke nova Kumari estis elektita kaj hieraux la lokanoj adiauxis la antauxan Kumari-on al ŝia hejmo por komencis ŝian ordinanan vivon. Kaj la nova Kumari estis enkondukita al la domo kiu sutas apud la historia reĝa palaco.

La preĝistoj sekvas la tradician metodon por elekti la diinon, ĉefe ŝia tago kaj horo de nasko gravas. Oni kredas ke ŝi portas supernaturan povon kaj ŝi protektas la landon el mafacilaj tagoj kaj animoj nevideblaj. Atnauxe la reĝo vizitas ŝin unu foje en jaro por ricevi la benon, kaj post respulikiĝo, la presidento vizitas ŝin.

Homoj, kaj Budhanoj kaj Hinduanoj, adoras ŝin kaj kredas ke ŝia beno gravas por forigi malfacijan tagojn.

Nepalo kaj Bharato havas antikvan tradicion preĝi al knabinon aux virinon kiel fonto de povo. Pro tio oni preĝas al multaj diinoj tie. Ni ankaux havas multajn mitologiojn ke iu diino mortigis diablon kiu estis minaco por al tuta mondo ĉar la dioj malsukcesis mortigi lin. Tio estas tre fama preskaux en la tuta Bharato. Sed, nur la Nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valo, tenas la tradicion preĝi al vivantan knabinon kiel diino.

Jes, kelkaj aktivistoj de homaj rajtoj de tempo al tempo protestas ke tio estas kontraux la infanaj rajtoj ktp. Ankaux kelkaj internaciaj gazetoj misinformas pri ŝi. Sed malgraux tiaj komentoj de homoj el aliaj komunumoj, la registaro protektas la knabinon kaj montras ŝin kiel unika heredaĵo de Nepalo.
(malnova Kumari)
Fotojn mi trovis en diversaj sociaj retoj.

2017/09/06

Festivalo por pregxi al knabino : Jenjaa aux Indragxatra

Ni, la Nevaroj aux  la indigxenoj de la Kathmando-Valo, preĝas al ŝtono, metalo, kristalo kaj ankaŭ al arbo, rivero, maro, monto aŭ aero. Sed ni ne ŝatas preĝi al homoj, la plej bela kreaĵo de la mondo. Jen, la Nevaroj - indiĝenoj de la Katmando-valo - de centoj da jaroj preĝas al knabino kiel diino en Katmando. Vere, estas malfacila preĝi al homoj.

Okazis hieraŭ la ĉaro precesio de la vivanta diino Kumari en Katmando. La festivalo nomiĝas "indrajatra". La Nevaroj preĝas al iu selektita knabino kiel simbolo de diina kvalito en knabinoj. Ŝin oni sidigas en bele dekoraciita ĉaro kaj tiras ĝin laŭ la stratoj de la antikva parto de la urbo. Por omaĝi ŝin venis ankaŭ la prezidento de la ŝtato (kaj venis aktivistoj de Maoistoj, por protestis kontrux la prezidneto). La knabino, selektita el budhanaj familioj, reprezentas la plej fortan diinon laŭ la Hinduismo.

Ŝi estas tia, simbole, laŭ nia traidicio kiu vere regas la landon. Kaj la reĝoj nur estas dungita laŭ ŝia deziro. Do, ŝi donas rajton kaj povon por regi ĉiu jare. Ĝis antaŭ du cent kaj kelkdekjaroj, oni gravuris ŝian nomon sur moneroj kaj oni prezentis la nacian buĝeton antuax ŝi. Ne gravas ĉu ŝi komprenis aŭ ne, sed ni tiel honoris la fotron de virinan diecon.

Kaj, politike, homoj memoras ĝin ĉar en tiu tago, venis atakantoj de alij malgrandaj ŝatato kaj, kiam la ingiĝenoj estis ĝuanta la festivalon, ili ruze forkaptis tronon de Katmando kaj deklaris ke li akiris la ŝtaton.

Dum unu semajno, dekoj da maskdanctrupoj venas al la reĝa palaco historia, por prezenti iliajn dancadojn, kiun ili daŭrigas dum multaj centjaroj. Tiel oni povas diri ke tiu ĉi semajno estas la plej plenkolora semajno en la tuta jaro por tiuj kiuj volas ĝui la veran kulturan etoson en Nepalo.

Fakte, la kreinto de tiu ĉi festivalo ja anraĝis multege da mono por ke la ĝi daŭru senfine. Sed bedaŭrinde, jarojs post jaroj, la registaro forprenis ĉiujn posedaĵojn de la festivalo-aranĝantoj kaj poste "donacis" iom da mono por daŭrigi la festivalojn. Kaj, antaŭ unu jaro, kiam la Maoistoj regis, ili subite anoncis ke ili ne plu donacos monon por festivalo. Fi! homoj protestis por iliaj kulturaj rajtoj kaj postulis ke la registaro redonu al ili la forprenitajn posedaĵojn.

2017/09/03

Mi ricevis premion






Mi tre gxojas anonci ke mi ricevis premion Kumar Kashyap Memoriga Jxurnalista Premio hieraux, pro mia 21 jara laboro kiel jxurnalsto, skrbanta pri diversaj aferoj, cxefe pri kulturo de Nevaroj kaj ankaux pri Budhismo. Dankon al cxiuj!