2016/04/25

Jam pasis unu jaro de la katastrofo

Jam pasis unu jaro de la katastrofo de tertremo kiu atakis Nepalo kaj mortigis cx 9,000 da homoj kaj ankaux vundis pli ol 18,000 da homoj aliaj. Ni ne povas imagi ke gxi venis kaj tuj foriris, lasinte mian landon kiel la lito de mortintoj....

Mi mem vidis multajn domojn disfalintajn, kaj multaj kadavrojn bruligintaj, kaj genifanojn plorantajn. Mi ne povas forgesi ecx mi multe provas forgesi gxin kiel malbona songxo. Mia domo mem estis defektita, tamen, dank' ke gxi ne tute disfaligxis.

Venis multege da bondezirojn de multaj landoj. Mi dankas ilin cxiujn kiuj bondeziris por nia bonfarto. Ankau venis bilionojn da dolaroj kiel subteno. Sed, mi devas diri, ke la popoloj bezonantaj ankoraux nenion ricevis. La homoj en registaro nur ludis kun la mondonaco kaj disdonis al siaj parencoj aux al samvilagxanoj.....

Samtempe disfalis centojn da antikvaj temploj kaj monahxejoj ktp. La registaro, kiel blindulo vidis nenion, malgraux krio de la popolo por rekonstrui ilin.

Luta jaro pasis en katastrofo, kaj malpermeso de alveno de ajxoj el Barato, kaj poste pro la nigra merkato, kiun la registaro mem, sxajne, subtenas.

Sed ni diras, vivo Nepalo !

1 comment:

Ursula said...

Unu jaro post la tertremo, je la fino de aprilo, oni informis en nia televida raporto, ke entute la landoj de la tero kolektis 4 miliardojn de euro por Nepalo. Suficxus por disdoni al multaj homoj.
Tamen post unu jaro ankoraú ne estas deciditaj kiu ricevos kiom da mono. Daúras. Sed kial..?
Oni ne povas forigi la suferojn pri mortintaj homoj, sed oni povus helpi rekonstrui.
Ursula