2015/08/21

Policanoj devige mortigis kriminalon



Kion la polico povas fari se ili konas la kriminalon kaj ne povas malliberigi?

Iu speciala kriminalo, nomigxas Kumar Shrestha aux "Ghaite", kiu fiere pafas aux hakas homojn aux minacas homojn por ricevi monon ktp de multa jaroj vivas en Katmando libere. La polico scias pri liaj krimoj kaj arestas kaj antaux ol la legxa proceso finigxas por malliberigi lin, iu politikisto venas por liberigi lin.

Fakte li kolektas monon per krimoj kaj donas parton al kelkaj politikistoj kaj en vico, la politikistoj ankaux subtenas lin kaj cxiam lasas lin eskapi. De kelkaj jaroj tio jam etas konata afero en Katmando.

Finfine, hieraux la 20an de auxgusto, policanoj subite atakis lin apud lia hejmo kaj pafmortigis lin. La polico diris ke ili devis pafi lin cxar li pafis al la policanoj. Homoj ne kredas la policanojn sed ili estas kontentaj ke tiu malsano de la urbo finfine mortigxis. Nur tuiuj politikostoj - nome, Arjun Narsingh KC, Jagadish Narsingh KC, Bhimsendas Pradhan, Gagan Thapa, Chitralekha Yadav - grumblas ke tiu mortigo estas kontrauxlegxa.

Kiam vi ne permesas legxon funcii, devas okazi kontrauxlegxa por la bono de la civitanoj. Mi neniam subtenas mortigon, sed kio okazos se politikistoj ne lasas legxon funcii...?

Legu pli :
 http://myrepublica.com/feature-article/story/26707/gangstar-kumar-ghainte-injured-in-police-encounter.html

No comments: