2015/05/06

Post la detruo de tertremo

Nun oni malapide eliras la sxokon kaj vidas la veran problemon - kiel rekonsrui Nepalon?

Milionoj da nepalaj junuloj jam vojagxas en aliaj landoj por labori. Kaj ni mankas junajn manoj ex por disdoni mangxojn al la viktimoj en malproksimaj vilagxoj. Maljunuoj tie diras ke ili volas ecx unu foje renkonti iliajn gefilojn antaux morto. Tiel batas koroj de gepatroj.

Venis mangxoj, medikamentoj, vestajxoj kaj aliaj gravaj materialoj el multaj landoj sed mankas voluntuloj. Kiu kion povas fari por helpi al pli ol mil cent familioj tra la tuta lando, precipe en malproksimaj vilagxoj?

La politikistoj cxiam havas parti-laborantoj, sed ili simple kasxis sin dum 9 tagoj. Kaj ilin la popolo ne akceptas. Ili ne kunportis materialojn de si mem, sed venas atnauxen por disdoni kiujn sendis eksterlandaj amikoj, aux bonvolaj nepalanoj el urboj. 


No comments: