2015/05/04

Politiko de subteno

La vivo cxe ni normaligxas en Nepalo (Mi scias la vivo ne povas esti normala post morto de 7000 samlandanoj en katastrofo). Ni ekvivas en nia domo.

Sed la situacio cxe la viktimoj, kiel domoj disfalis, estas terura. La registaro nur kontrolas la internaciajn subtenojn sed ne disdonas la ajxojn al homoj. La politikistoj tute malsukcesis kolekti subtenon por la viktimoj kaj nun ili interbatalas por disdoni la subtenojn por ke ilia vizagxoj aperu en la vilagxo.... fi.

Mi legis ke Francio sendis al Nepalo la plastan tolon (bâche aux tarpaulin ) por fari tegmentojn por la viktimoj sed iu vendis gxin al komercistoj kaj acxetis malmultekostan cxinajxon por disdoni. Tia estas nepala registaro.

Kaj, la subteno kiu venas al Nepalo devas pagi donagon kaj pro tio multe da ajxoj nun atendas en flughaveno kaj landlimo.

Vidu kiel vivas nepalanoj. Ni devas teleri la registaron.

Aliflante, ni vidas ke hinda subteno estas ja dangxera. Grandan nombron de soldatoj venas al Nepalo je nomo de subteno. Sed, anstataux iri al la viktimoj, ili iras al cxina landlimo kaj spionas..... kaj ili malbone kondukas al nepalanoj....ili pli multe veas por fari raportojn.

Kara, kion mi diri. Ni devas suferi....se tio estas demokratio.

Brakumon al vi cxiuj.


No comments: