2014/11/26

SAARC konferenco en Katmando

Post longa atendo finfine alvenis la tago de SAARC (La Sud Azia Asocio por Regiona Kunlaboro). Ĉefministro de Nepalo Sushil Koirala inaŭguris la 18-a SAARC konferencon ĉe Urbodomo en Katmando merkrede, te, 26an de novembro 2014.




Bonvenigante ĉiujn estrojn de ŝtatoj kaj registaroj en lia inaŭguro-parolado, Koirala emfazis pri la neceso de esplori la abundajn ŝancojn kiuj kuŝas en la regiono. Hi ankaŭ alvokis kunlaboron de cxiuj membro-sxtatoj por fari SAARC pli potenca kaj signifo-plena regiono.

Ŝtatestroj kaj estroj de registaro de ĉiuj membro-landoj ankaŭ alparolis post s-ro Koirala.

Pakistana ĉefministro Nawaz Shariff proponis ke Ĉinio ankaux estu algxita al la SAARC. Li ankaŭ alvokis al unuecon inter la SAARC membroj por batali kontraux malriĉecon kaj terorismo en la regiono.

Sri Lanka presidento Mahinda Rajapaksa esprimis sian feliĉon ke li  estis en Lumbini, la naskiĝo-lando de la Buddha. Li Atentigis ke terorismo estas la cxefa defio en la regiono. 

Simile, Butana cxefministro Tshering Tobgay alvokis ke trafiko de homoj kaj drogoj estu bone gardita. Li ankaŭ petis kunlaboron por batalado kontraux malriĉeco kaj terorismo.

Barata cxefministro Narendra Modi vokis kunlaboron por pliigi la komercon kaj aero-rilaton inter la membro-landoj. Li diris ke la rilatoj inter la membroj fariĝu pli fortaj, kaj la vivoj de ordinara popolo de landoj estu konektitaj. 


Bangladesxa cxefministrino Sheikh Hasina diris ke batalado kontraux klimata ŝanĝo estis la granda defio de Bangladeŝo. Ŝi ankaŭ petis ke oni pensu pri la rezultemaj programoj kaj alvokis kunordigon inter la membrolandoj pripensu pri laboro je malriĉeco, manĝaĵo, nutra sekureco, bonkvalita edukado, fortigo de virinoj, inter aliaj, en estonteco.

Presidento de Afganio Ashraf Ghani Ahmadzai alvokis membrojn labori en Afganio por plibonigi la infrastrukturon en la lando. Li ankaŭ substrekis sur la bezono de promocii virinaj partopreno en la regiono. 

 Presidennto de Maldivoj Abdulla Yameen diris ke la regiona asocio bezonas revizii gxiajn prioritatojn kaj celojn, kaj la finfina kialo por kiu ĝi estis fondita. Li ankaŭ alvokis plibonigi komercon inter membro-landoj kaj malpezigi la malriĉecon en la regiono. 

Ankaux cxe estis observantoj de malsamaj landoj kiuj ankaŭ donis prelegojn en la inaŭguro kunsido.

Kvankam la programo estis bonega, la civitanoj devis multe suferi pro la alveno de tiaj specialaj gastoj. La registaro urgxe malkonstruis domojn por pli-largxigi la stratojn, beligis la urbon kiu ne duros longe, la publikaj busoj (kiuj kompreneble estas malbelaj kaj malnovaj) estis malpermesitaj veturi sur stratoj. Ecx duono de la privataj veturiloj estis malpermisitaj. Kaj, dio, tiuj kiuj rajtis veturi ankaux ne sukcesis cxar la cxiuj cxefaj vojoj estis blokitaj. Kial? Cxu la gastoj pensas ke cxiuj Katmandanoj estas teroristoj? Kial la registaro simple ne povas doni sekurecon la la gastoj kaj lasi la civitanojn vivi normane???

Vidu pli ĉe: http://saarc2014.ekantipur.com/news-updates.php?news=140&ln=en#sthash.ApVExuqy.dpuf

No comments: