2014/02/19

Nova cxefministro, novaj problemoj


Nepalo ricevis novan cxefministron. Sed tio ne estas la solvo de problemoj, fakte gxi estas la komenco de la problemoj.

Venis Sushil Koirala kiel cxefministro. Strange, same kiel dinastio en monarhxio, venas pli kaj pli da cxefministroj el la sama familio…..tio estas demokratio de Nepalo.

Jam pasis tri monatoj de okazo de la balotoo de Konstitucia Asembleo. Oni multe esperis ke cxi foje, la politikistoj ja seriozo laboros por verki la konstitucion. Sed ho ve! ili nur batalis por ricevi la plej grandan, tio estas, profitdona, posteno kiel ministro. La batalo ankoraux ne finis kaj ni ne povas esperi ke ili finverkos la konstitucion en venontaj 9 monatoj.

Nepalo ne estas malricxa nur je mono. Ni fakte estas malricxa je menso. La politikisto ne aligxas al tiu afero de politiko por doni solvon, sed por krei problemon. Ili gxuas kiam popolo suferas….tio estas la kialo ke Nepalo ne povas evolui kiam jam multa malricxaj landoj nun progresas kaj homoj tie felicxe vivas.