2013/11/25

25. Patan kaj adiauxo

Estis nia plano ke la eksterlandaj gastoj vere ripozu hodiaŭ, aŭ promenu ĉirkaŭ la bazaro laŭvole. Pro tio, ni ne aranĝis ian fiksitan programon. Sed kelkaj energiaj geamikoj deziris denove vojaĝi al Patan. Do, mi gvidis ilin. Survoje ili ankaŭ aĉetumis en "Fair Trade" vendejo Mahaguthi en Kupandol. Plaĉis al ili la bela historia palaco de Malla reĝoj, kun multaj belegaj temploj ĉirkaŭaj.



Samtempe, ili estis bonŝancaj spektakli la kulturan procesion de la Nevaroj. Estis knabinoj kaj knaboj, kiuj celebris ilian juniĝon. Kaj ankaŭ estis paro de gemaljunuloj, kiuj celebris iliajn maljuniĝon; ekde nun ili estas traktata en la societo kiel gedioj.


Survoje, mi havis ŝancon inviti la partoprenantojn al mia hejmo kaj oferti teon. Estis plezuro vidi tiom multe da samideanojn en mia hejmo.



Vespere okazis adiaŭa programo. Ni dankis la partoprenantojn kaj petis pardonon pro kelkaj malfacilaĵojn kiujn ili devis toleri dum la vojaĝo. Kaj ni promesis ke la venonta fojo nepre estos pli bone aranĝita. La partoprenantoj ja montris feliĉon kaj kontenton kaj promesis ke ili revizitos Nepalon kaj partoprenos en niaj ekskursoj. Ni ankaŭ donacis ilin belan memoraĵon, faritaj el replikaĵoj de artoplenaj nepalaj tradiciaj fenestroj.

No comments: