2013/11/20

20. Re al Nepalo, noktomeza vespermangxo en Chitwan

Matene ni vekiĝis kaj mi sole iomete promenis tra la stratetoj. La tumulta busstacio, portistoj, kamionoj kolektantaj rubaĵon,  teo-vendejo laŭ la stratoj kaj laŭtaj bruoj de aŭtomobiloj plaĉis al mi iel. La kvartalo kie homoj misère vivas, eble kontraŭleĝe, en malgrandaj dometoj ege malpuraj estas abomindaj.

Post matenmanĝo ni veturis per la aŭtomobiloj al urbeto Kurseong. Ni veturis laŭ la linioj de la trajno, kiu iam funkciis. Sonada estas la urbeto kiun ni trapasis antaŭ ol ni atingis Kurseong-n. Fine ni atingis al la ebena Silguri kaj estis ege verma kiam ni estis ĉe la landlimo. Denove, la oficejo de vizo ĉe Barata limo postulis ĉirkaŭ unu horo de ni. Kaj tio de nepala limo povis fini en 15 minutoj.

Ni estis en la sama buseto kiun ni uzis en Katmando, do, pli komforte ni veturis al Chitwan. Ni manĝis malfrue en iu restoracio de Itahari kaj poste… veturadis.


Estis jam 12.30a matene kiam ni eniris la hotelon. La manĝoaĵoj multe atendis nin, kaj ni estis pli lacaj ol malsataj.

No comments: