2013/11/17

17. Rumtek kaj MG Vojo de Gangtok

Post matenmanĝo ni ekis al la monaĥejo Rumtek. Estis longa kaj laciga vojo. Ni atingis al la monaĥejo je la 11.30a antaŭ tagmeze. Estis malproksima, bela pejzaĝo. La simpla sed grandioza arĥitekturo plaĉis al mi. Videblis bela montaro sub la brila suno malatanŭe.

La rimarkinda afero estas tio ke oni ne preĝas al la Budho aŭ aliaj budhismaj dioj tie ĉi, kiel en aliaj budhismaj temploj. Ĉi tie vivas la Karmapa, la guruo laŭ unu sekto de Tibeta budhismo. Estis la imago de la Budho, sed antaŭ ĝi estis muro kaj oni metis foton de la guruo antaŭe por ke homoj preĝu al li. Simile, sur la muroj ankaŭ estis pentraĵoj de aliaj guruoj.

La ĉiĉerono Sanjeev klarigis al ni pri la bazaj instruoj de la Budhismo. Ni poste ankaŭ vizitis la oran templon kie oni metis la relikon de la antaŭa Karmapa guruo. Junaj bonzoj estis ludantaj pilkon apude.

Post la manĝo ne estis speciala plano. Nin la ĉiĉerono lasis ĉe la ĉefa kvartalo de Gantok, MG Vojo. Troviĝas ĉefe ĉinajn varojn tie. Kaj homoj venas por promenade ĉar estas libera kaj aŭtomobiloj estas malpermesitaj en tiu ĉi strato. Gejunuloj estis babilanta sur benkoj.

Ni diskuris por la morgaŭa plano. Estis la sugesto de la ĉiĉerono ke ni ne veturu al la lago Changu, ĉar la vojo estis tre malbona kaj oni bezonos la tutan tagon por esti en tiu parto. Cetere, la eksterlandanoj denove bezonis alian permesilon por viziti tiun lageton, kiu situas apud la bordo inter Sikimo kaj Tibeto.

Poste troviĝis Gopal Chetri, kiu posedis la turisman agention, kun kiu ni laboris. Li invitis nin al la kafejo. Ni estis trinkanta kaj venis aliaj geamikoj. Do babilado en la bela kaj gaja kafejo daŭris  longe. Mi preferis veni sole al la ĉambro kaj atendis ilin ĝis la vespermanĝo.









No comments: