2013/03/17

Gastoj el Germanio

Venis du geviroj - Bast kaj Petra - el Germanio al Nepalo. Ili fakte estis vojaĝantaj al multaj landoj. En Nepalo, ili vojaĝis en Pokhara kaj ĉeestis en la kurso de Vipassana. Poste ili venis al mi kiel gastoj.

Ili venis la 12an de marto, laux ili a plano. Ili komence skribis al mi en Esperanto kaj petis mian gastigadon. Mi konsentis, pensante ke ili estas geesperantistoj. Poste mi trovis ke ili nur uzis kelkajn vortojn en Esperanto kaj preferis komuniki kun mi en la angla. Tio estas ne tolerinda por mi. Nur esperantistoj povas esti miaj gastoj; ne tiuj kiuj "uzas" Esperanton por vojaĝi. La 16an ili lasis min.

Mi ne plendas. Mi ĝojas ke ili venis al mi, iomete amikiĝis. Mi donis al ili liton kaj iom da manĝaĵon. Tion mi povas fari. Sed mi aliĝis al Pasporta Servo por ke venu esperantistoj ĉe mi kaj mi lernu Esperanton kun ili. 


No comments: