2012/08/13

Rakontoj de Nicky

Matene mi rakontis du rakontojn en mia kurso. La kursanoj estis feliĉaj ĉar mi santempe diskutis pri edziĝa sistemo de Nepalo. Kaj venis aliaj religiaj, sociaj temoj.

Mi havis sanĉon viziti la ekpozicion de pupoj de Nicky. Ŝi havis fakte centojn da pupoj el diversaj landoj. Ankaŭ estis tiuj de Barato, Javo, Tajlando ktp. Mi ne vidis nepalajn pupojn, tamen.

Post manĝo mi renkontis Nina-n. Ŝi rakontis al mi pri "nepalaj" refuĝintoj. Ŝi iam laboris por tiu fako  por refugxintoj en Antverpeno. Ŝi diris ke 10 nepalaj monaĥoj venis al ŝia refuĝejo. Ili diris ke la registaro bruligis lian monaĥejon kaj estis danĝera vivi en Nepalo.....!!!

Kaj post iom da tempo, ili vestis sin per pantalaonoj ktp. Kaj deziris "aĉeti" edzinon. Iam ili vizitis iun lokon kune kaj ili trapasis ĉinajn kuriozaĵojn. Unu el ili diris ke li rekontis iun objekton kaj diris, "Panjo, tiu ĉi objekto apartenas al mia monaĥejo. Mi bezonas ĝin". Kaj ŝi, kredis la prsonon kaj aĉetis por ke ŝi iam resendu ĝin al la monaĥejo.

Troviĝas tiaj friponoj el Nepalo en la tuta mondo.

Mi vespere prelegis pri politikaj aferoj. Origino de Katmando, Gopal, Mahishpal, Kirat, Licchavi, Malla kaj Shaha estis miaj temoj. Poste mi prelegis pri demokratio de 1990, Maoista milito, masakro reĝa, puĉo de Gjanendra kaj respublikiĝo. Ĝoje estis pli ol 12 partoprenantoj kaj ili tre kurioze kaj serioze demandis kaj diskutis.

Nokte Nicky rakontis - estis por infanoj, por plenkreskuloj. De dekoj da jaroj ŝi rakontas por infanoj, kaj plenkreskuloj. Estis amuzaj.

Mi bedauxras ke mi ne povis cxe esti en la kurso de pupfarado, de Christoph kaj Ines, cxar samtempe okazas mia kurso.

No comments: