2012/07/18

Festivalo de Gatamugao



Jen la fino de rizplantado. Oni nun volas ĝui vivon senprobleme. Nepalanoj en Katmando-Valo hierŭ (2012.07.17) celebris la festivalon de Gatamugao (gathamugaa).

Oni kredas ke li estis demono en Katmando kiu donis problemojn al la civitanoj. Oni decidis mortigi lin. Iu rano misgivids lin kaj li falis en marĉo.

Nun, en tago de hieraŭ ĉiujare, homoj kreas grandan figuon de la demono Gatamugao ĉe vojkruĉoj. Oni metas pentritajn maskojn kaj ankaŭ grandajn virseksorganojn sur ĝi. Vespere oni bluligas la figuron, ĵetas pladojn de strangaj manĝaĵoj en vojkruĉoj kaj metas feran najlon sur pordoj por ke la animo de la demono re revenu al ni. Ni portas ferajn ringojn por ke la animo de la demono ne tuŝu nin. 

Oni vidas ke tiu ĉi festivalo estas pli antikva ol alveno de Budhismo aŭ Hinduismo.

Se vi havos sancxon veni en Nepalo dum tiu periodo, ni kune bruligos la demonon!

No comments: