2012/06/16

Somero en Katmando


Oh Dio! Estas teture! La somero ne estas tolerebla. Ĉiutage ni devas vivi ĉirkaŭ la aero de 36 gradoj. Eĉ noktoj ne estas freŝaj. Kiam vento venas, ĝi kunportan varman aeron. En kelkaj okcidentaj urboj la gradoj kreskis ĝis 46.

Katmando estis ja malvarmeta urbo ĝis antaŭ eble 10-20 jaroj. Sed post ŝvarmo de enmigrantoj, uzo de aŭtomobiloj kaj klimatiĝiloj ktp. La aero de Katmando pli kaj pli varmiĝas. Cetere, ĉar Katmando estas la valo ĉirkaŭgita de montoj, la aero formita tie ĉi ne ekstern fluas kaj akumuliĝas.

La veteron reflektas la modo de knabinoj: Ili venas en mallongaj ŝortoj, sandaloj kaj maldikaj senmanikaj ĉemizetoj en stratoj. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj ŝortoj estis "eksterordinaraj" kaj nuntempe estas kutimaj inter urbaninoj.

Ankaŭ estas la tempo por naĝado en la urbo. Troviĝas malmultaj publikaj naĝejoj kaj ili ne povas allogi homojn ĉar ne estas sufiĉe puraj. Anstataŭe, tiuj multekostaj naĝejoj estas ĉiam plena je vizitantoj.

Musono estas la kutima pluvo-portilo en Nepalo. La aero kun multe da nubo venas de orienta parto, ekz, Tajlando kaj Bangladeŝo kaj kiam ĝin ŝtopas la Himalajo, komenciĝas aro de pluvo en junio. Kutime tio venas du foje  - unue en mez-majo kaj poste mez-junio. Sed ĉi foje oni povis vidi pluvon de mez-majo kaj ankoraŭ atendas pluvado de musono. Rizo estas la ĉefa manĝaĵo de nepalanoj kaj oni kutime plantas rizon en majo kaj junio. En multaj lokoj oni klopodis planti rizon sen pluvo kaj en multaj lokoj, oni ankoraŭ atendas pluvon por planti rizon.

En vilaĝoj, homoj ankoraŭ kredas ke egzigo de ranoj aŭ plugado de nudaj virinoj (virinoj kutime ne plugas en Nepalo) donas al ni pluvon. Ni legas tiajn novaĵojn en ĵurnaloj sed ni nenion povas fari por pluvo pli ol atendi ĝin.

Dum somero oni ŝatas mallongajn vestaĵojn kaj pli da aŭton montri al la suno. Sed tio signifas bonvenigi multe da pluvo sur via haŭto. Kaj mikso de svito kaj pulvo estas aboinda gluaĵo sur via korpo. Kaj imagu, tiu ĉi estas la tempo kiam mankas al ni akvo.

No comments: