2012/06/02

Je memoro de la fifama regxa masakro


Jam pasis 11 jaroj – multaj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj sanĝoj trapasis en tiu periodo. Sed rsetas la hororo de la fifama reĝa masakro en kapoj de nepalanoj.

Tiu estis la tago – la 2a de junio, je la 9.15 tpm, okazis io, kion eĉ ĵurnalistoj ne povis imagi, kredi kaj kapti. Subite okazis pafado en la vespermagnxejo de la reĝa palaco Narajnhiti. Kaj mortis tiama reĝo Birendra, lia reĝino Aiŝuarja, du filoj Dipendra kaj Nrajan, unu filino Ŝruti, lia frato Dhirendra kaj aliaj. Nekredeble, nur la familio de la lasta frato Gjanendra kaj liaj fefilioj estis savitaj….

Venis raporto ke estis la princo Dipendra kiu faris tion tute eribe. La registaro faris ĉion por pruvi ke la ebria princo pafis ĉiujn kaj post pafis sin. Tio estis la tempo kiam ni eĉ ne havis rajton ne kredi ĝin. Kiel dramo, la tria frato Gjanendra post tri tagoj fariĝis alia reĝo, solene.

La reĝo, pro iu nekomprenebla kialo, disfaligis la domon en kiu tiu masakro okazis.

Eventuale, la nova reĝo Gjanendra fariĝis la lasta reĝo de la tuta dinastio – la politika sanĝo devigis la reĝon silente forlasi la palacon kaj ni adiaŭis monarĥismon de la Shah dinatio, kiu Regis dum pasintaj 240 jaroj.

Ni hodiaŭ imagas, nur imagas, ke eble la Shah dinatio ne estus tiom mallonga se nur tiu fifama masakro ne okazis. Post la masakro, ni almenaŭ kredis ke estis nur komploto kontraŭ tiu reĝo. Kaj poste ni ekmalamis la monraĥismon. Jen vidu, nun ni vivas en respublika lando, Nepalo.

No comments: