2012/05/30

Maratono de Everesto


Monto Eversto, la plej alta monto-pinto de la mondo, ne estas nur por grimpi. Homoj amas esti apud ĝi kaj ilia amo al la monto-pinto kreas novajn ludojn. Maratono apud la monto-pinto estas unu el tiuj.
La 10a Tenzing-Hillary Everesto-Maratono donis titolon de venkanto de la Maratono al Phurba Tamang, la loka junulo de Solukhumbu. Li finis la kuradon en 41 minutoj kaj 31 sekundoj.
Li estas la sama persono kiu gajnis la saman titolon en jaroj 2009 kaj 2010 sed ne povis fini la agon pro vundiĝo.

Inter aliaj, Signy Henden Rustlie of Norway estis la ple maljunaj partoprenantoj kiu havis 74 jarojn. Fakte li havis ŝancon celebri lian naskiĝtagon en la kuro-tago.
Ĉijare partoprenis pli ol 150 kurantoj el diversaj landoj -- Ili estis 93 fremdlandanoj kaj 62 nepalanoj.

The Everesto Maratono estas akceptita kiel la plej alta maratono de la mondo. Ĝi komencas ĉe Gorak Shep (5184m), apud la Bazo-tendejo de Monto-Everesto kaj finiĝas ĉe Namche Bazaro (3446m). Ĝi estas 42 kilometroj longa kaj oni devas kuri sur stonetplenaj vojetoj laŭ laŭ l amontaj vojetoj Ĝi allogas naturamontojn de la mondo ekde 1987.

La kurantoj devas trapasi budhismajn monaĥejojn, historiajn monumentojn kaj ankaŭ pendantajn pontojn en la malfacile atingebla monto-regiono. Laŭ la organizantoj, ĝi estas probable la plej aventura kuro-vojo de la mondo.

La evento celebras la historia sukceso surgrimpi l Monto-pinto Everston de Sir Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay, kiu okazis la 29an de majo, 1953.

[foton kaj informon mi prenis el la reto]

1 comment:

Anonymous said...

Ĉu la venkanto vere finis la kuradon en 41 minutoj kaj 31 sekundoj? Ŝajnas tro rapide. Necesis, ke ĝi kuras pli ol 60 kilometrojn hore...