2012/05/08

Kontrauxlegxaj terposedantoj forpelitaj de Katmando




Finfine, la urbestra oficejo de Katmando hodiaŭ perforte forpelis la homojn kiuj okupis la malferman lokon laŭ la rivero Bagmati.

Ili estis fakte homoj el diversaj aliaj lokoj kiuj venis al Katmando, plej parte, sugestite de politikistoj kaj senprobleme okupis la multekostan lokon en la centra parto de la urbo Katmando.

La lokanoj de Katmando ĉiam petas al la loka oficejo forpeli ilin, ĉar ili ne nur akiras la lokon senpage, sed ili ankaŭ kreas problemojn. Antaŭ tri monatoj, la registaro anoncis keg xi estas preta donaci monon por veraj senteraj homoj. Nur tre malmulte da homoj iras por ricevi tiun subtenon. Fakte preskaŭ ĉiuj homoj, kiuj akiras teron en tiu riverbordon havas sian propran domon en Katmando aŭ en aliaj urboj. Ili venas tie nur ĉar ili deziras ricevi tiun multekostan teron senpage. Vidu ili konstruis tre modernajn domojn. 

Mi multe esperas ke oni plantu arbon en tiu loko kie niaj gefiloj povas ludi kaj ĝui etoson.


No comments: