2012/05/28

Historia bedauxro de Nepalo


Nun estas 12.20 antaŭtagmeze de junio 28a. Tio estas, la limdato de la Konstitucia Asembleo finiĝis antaŭ 20 minutoj. Do, malgraŭ la popola deziro, la asembleo ne sukcesis produkti la unuan konstitucion de Nepalo, faritan de la popolo mem. La politikaj partioj nur interbatalis por la registara seĝo sed ne povis konsenti por la plej bona estonto de sia lando. Estas ja historia bedaŭro.

La ĉefministro d-ro Baburam Bhattarai anoncis per la ŝtata televido ke okazos alia elekto de Konstitucia Asembleo la 22an de novembro 2012. Tiun decidon malakceptis aliaj du partioj, nome CPN-UML kaj NC. Strange, ili ne povis doni konstitucion, ne volas iri al popolo por baloto. Ni vidu kio vere okazos.

La registaro elspezis 9 biliono da rupioj en pasintaj kvar jaroj kaj la tuta mono, tempo kaj deziro kaj espero de popolo iris vane. Estas la grandega malsukceso de demokratio kaj Maoismo de la mondo.

Aliflanke, jam venis informo ke la popolo ekmontras malkontenton pri la ago de la politikaj partioj kaj ni vidos kio vere okazos morgaŭ. Ni multe esperas ke protesto kaj manifestacioj estu ne malpacaj.

1 comment:

Jim said...

Tre interesa. Nur per Esperanto ni legas informojn kiel cxi tiu.
Mi lando(Brazilo) ankaux havas problemon kun politikistoj. Mi kredas ke vi sukcesos krei kunstituicion!

Daurigo la blogon
Gxis