2012/05/14

Frakaso de aviadilo mortigis 15 homojn








Aviadilo de Agni Air,  9N AIG " Dornier "frakasis en Jomsom la centro de la distrikto Mustang hodiaŭ matene je la 9:45. La akcidento mortigis 15 homoj. Ses homoj estis trovitaj vivantaj kaj ili nun estas en hospitalo kun malmulte da espero plu vivi.

La akcidento okazis ĉirkaŭ la barako de la armejo proksime al la flughaveno kiam la aviadilo estis suteriĝonta sur la flughaveno de Jomsom. Ĝi flugis kun 18 pasaĝeroj kaj 3 deĵorantoj nur antaŭ 15 minutoj el Pokhara. Inter ili, 16 estis baratanoj kaj du estis danoj. Ili estis ontaj plilgrimoj al la fama templo de Muktinath. Kaj la danoj estis tie por pied grimpi.

La oficistoj de la flugkompanio ankoraŭ ne donis delalojn de la mortintoj kaj travivantoj. Inter ili 13 baratanoj kaj du deĵorantoj mortis. La danoj -  R Andreas and T Emilie  - estas sekuraj.

No comments: