2012/05/26

Fino de la dramo



Restas nur 36 horoj por prezenti la konstitucion de Nepalo. Tio estas la laboro de 601 elektitaj membroj de la Konstitutia Asembleo dum pasintaj kvar jaroj. Tamen, tre bedaŭrinde, ni apenaŭ esperas ke ili prezentos ian konstitucion…..plej pare, la membroj interbatalis por la plej boanj seĝoj en la registaro, por ricevi mondonacon, por vojaĝi kaj por provoke popolojn por iliaj propraj profitoj. Tio estas Nepalo…

La periodo de la Asembleo esits por du jaroj. La membroj videble ne laboris sed je la fino anoncis ke ili ne sukcesis fini la laboron kaj do plilongigis la periodon. Denove, antaŭ unu jaro, plilongigis la periodon sammaniere. Ni, civitanoj nur povis montri malkontenton.

Intertempe, la asembleo konsentis ke la lando estos federala laŭ la nova konstitucio. Tamen neniu estis certa kiaj rajtoj la ŝatoj ricevos kaj kiel oni re-konstruu la administrant dividon. Samtempe oni diskutis pri nova ĉefministro, aranĝo de eksmilitantoj de Maoistoj, vojaĝoj de ministroj, krimoj, koruptoj kaj tiel plu. Venis postuloj de la indiĝenaj popoloj ke la nova konstitucio certigu iliajn idention en novaj ŝtatoj. Kaj denvoe venis protestoj de Hinduoj ke ili ankaŭ estu nomitaj kiel indiĝenoj….la postuloj daŭris. Do strikoj adis.

Sed la politikistoj ne montris seriozan intereson fini la laboron en la periodo ili mem promesis. Do, je la fino denove ili monstris deziron pli longigi la periodon. Sed, la Plejalta Tribunalo malpermesis ilin kaj kondamnis ke la ĉefministro malobeis odernon de la Tribunalo. Do, ili devas ĉion fari hodiaŭ kaj morgaŭ.

Tamen, vidu, la politikistoj ankoraŭ interbatalas kaj koplotas por faligi la registaron kaj akiri postenon en la registaro!

Nur dio scias kio okazos morgaŭ. La civitanoj, tute malesperantaj, kritikas la politikistojn en Facebook kaj aliaj sociaj retoj por silinti sin, por montri iliajn malĝojon. La historio en estonteco analizos kiel la politikistoj pasigis kvar jarojn kaj kial demokratio de Nepalo malsukcesis, eĉ post forpelo de la reĝo.

No comments: