2012/05/05

17 homoj mortis kaj 47 malaperis pro inundo

Minimume de 17 homoj mortis kaj pli ol 47 homoj malaperis, inkluzive de tri ukranaj turistoj, kiam okazis subita inundo en la rivero Seti en la Annapurna Monta Regiono de Machhapuchchhre kaj Sardikhola vilaĝoj en mateno de sabato (2012-05-05).

La rivero de Seti estis parte blokita pro terŝoviĝo kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj je la alteco de 4,600 metroj. Kaj hieraŭ matene la kvanto de blokita akvo finfine puŝis antaŭen kaj trovis sian vojon, kiu kauzis neatendita inundo, laŭ la homoj kiuj iris tien por savi la viktimojn.

Soldatoj de Nepala Armeo ja ekis savadon de la homoj kiuj probable troviĝos en al riverbordo.

La rivero subite atakis la homojn vivantaj aŭ starantajn ĉe la riverbordo kaj kelkaj homoj troviĝis psote 5 kilometroj malsupre. Du domoj kaj 16 dometoj estis kunportitaj de la inundo.

Ĝis nun, inter mortintoj, nur Gopal Tamrakar, 70, de Kharapani kaj Archan Shrestha, 19, de Bagale Tole, Pokhara-8 estis agnoskitaj. Dhunge Buda, Chet Bahadur Thapa, Dorje Tamang, Chasme Budha, Bishnu Gurung kaj aliaj ankoraŭ ne troviĝis.

Tri ukranaj turistoj  - Ckopo Sygell, Ivan Mallkho kaj Polon Chukalla, kiuj loĝis en Traveler Guest House ankoraŭ ne troviĝis.





2 comments:

Blanka Meduzo said...

Saluton kun konsolon.

Mi unue eksciis la inundon per interreta novajxo en la japana lingvo.
Kaj fotoj jen : "Fotoj de inundo en Nepalo".

Ankaux en Japanio trovigxas similaj lokoj, en kiuj inter montoj rivero estas blokita de falinta ter-koto.

Razeno said...

Kara,
Koran dankon.
Mi vidas vin post longa tempo.
Deziras al vi agrablan tagon.
Razeno