2012/04/21

Tago de Patrino


Hodiaŭ estas la Tago de Virino en la nepala kulturo. Hinduanoj precipe, hodiaŭ iras al riveroj kaj tempoloj kaj donacas manĝaĵon kaj fruktojn al Hindu-pastroj, por ke la donacita manĝaĵo iras al al animo de la patrino, kiu supozeble vivas en ĉielo.

Nevaroj en la Katmando Valo honoras iliajn patrinojn vivantajn per bonaj manĝaĵoj ktp. Atnaŭe, ni havis kutimon ke ni donas dolĉajn manĝaĵojn kiel bonaj manĝaĵoj. Sed nuntempe, dank' al fi-vivstilo en urboj, multaj patrinoj havas diabeton kaj la gefiloj preferas aviti sukeraĵojn en donacoj. La festivalo estas precipe grava por ediniĝintaj virinoj kiuj vizitas al la hejmo do siaj gepatroj kun grandaj kvantoj de manĝaĵoj.

Mi perdis mian patrinon antaŭ 10 jaroj. Mi vizitis al loka monaĥino por donaci manĝaĵojn, je memoro de mia patrino. Mi ne kredas ke animo de mia patrino vivas en ĉielo kaj atendas mian manĝodonacon, aŭ ke ŝi jam renaskiĝis en iu alia loko. Sed mi forte kredas ke ŝi loĝas ĉe mia koro kaj ĉiam gvidas min kiam mi bezonas gvidon.
=
Hodiaŭ okazis prezentado de biciklantoj kiuj donis tre amuzaj prezentojn per danĝera urbo-biciklado. Mi gratulas ilin.

http://youtu.be/IaJ9wUEldoU

Kaj mi povas rigardi la filmon pri biciklado "Life Cycles". Tio estas ege bona. Mi rekomendas vin.

No comments: