2012/03/03

La tria tago de SAS

[Tiun cxi videon vi povas rekte vidi cxe: http://tinyurl.com/razen-sas02]
Hodiaŭ estas ls tria tago de SAS. Mi matene iris; atingis tien je la 8.30a kaj vidis nur kelke da homoj. Manĝis matenmanĝo (sanviĉo, ovo kaj nigra teo).

Unue Hori Jasuo instruis nin Esperanto-kantojn - La Espero kaj Sub la Granda Pomparbo. Li donis al ni kvin demandojn pri Esperanto. Philip Pierce montris al ni ekzemplerojn de tradukitoj libroj. Kaj li legis Esperato version de iu libro kaj Indu legis ĝian Nepali version.Antaŭ tio Philip diris ke li uzis la vorton "Katmanduon" kvankam mi multe protestis kontruax ĝi. Mi uzas vorton "Katmando" kiu estas pli logika kaj proksima al la originala nomo de la urbo. Katmanduo estas la esperatigo de anglismo de la nomo de nia urbo. Mi lasas lin ĉar de pli ol 10 jaroj ni diskutadas. Kaj mankas en Nepalo iu esperansto kiu povas stari kontraŭ la usonano.

Poste mi devis iri eksteren pro mia persona afero.
[Vi povas trovi gxin ankaux cxe: http://tinyurl.com/razen-sas03]
Mi revenis je la 2.30a kaj daŭris prelego de SS Pal pri la arjoj kaj la civilizacio de la Sindu rivero. Kaj sekvis prelego de Hori Jasuo pri la katastrofo pasintjara en Japanio.

Estis ĉirkaŭ 25 homoj kaj krom du aŭ tri, ĉiuj nepalanoj estis komencantoj.







No comments: