2012/03/08

Feliĉan Virinan Tagon 2012 - Festivalo de Holi

Hodiaŭ Nepalo, kiel la tuta mondo, celebras la Virinan Tagon. La registaro anoncis ke hodiaŭ estas libera tago kaj precipe virinaj organizoj organizas diversajn programonojn - demonstracioj, protestoj, interparoladoj kaj festoj - por celebri ĝin.

Same kiel en multaj malriĉaj landoj, virinoj en Nepalo ankaŭ suferas. La societo ankoraŭ traktas virinojn kiel duagradaj civitanoj kaj nia religio Hinduismo ankaŭ kredas ke ili vivas por servi la virojn.

Virinoj antaŭe eĉ ne havis rajton labori por si. Sed nun, estas bone ke ili iras ekster iliaj domoj kaj gajnante monon memstare vivas. Do, ili devas zorgi pri kaj familio kaj laboro - do denove ili havas pli grandan ŝarĝon.


Post tagmeze venis al mi Khiva Naga (Barato) kaj Adeel Butt (Pakistano). Ni ĝoje babilis pri Esperanto-movado de suda Azio. Ni certe kunlaboros por plibonigi la situacion. Estis bona okazo por mi koni Esperanto-movado en tiuj du najbaraj landoj. Ni vespermanĝis kune. Bedaŭrinde, Narendra kaj Poshraj ne povis akompani nin.

Post la "seminario" de SAS, ili vivas en la malplena ĉambro de NEspA. Bedaŭrinde, inter 1000 esperantistoj (laŭ la raporto de NEspA), neniu volis doni al ili liton dum kelkaj tagoj. Ŝiva reiros al sia hejmo sabate kaj Adeel lunde.

=
Hieraŭ Hinduanoj de Nepalo celebris la festivalon de Holi. La festivalo temas pri ĵeto kaj ŝmiro de akvo aŭ koloro al geamikoj. Bonvolu rigardi la etan videon pri okazaĵoj en Katmando.




http://youtu.be/oZDCtldA8WI

Speciale, en la urbeto de Bhaktapur, oni pregxas al iu ligna strukturo kiu aspektas kiel vira seksorgano dum tiu tago.

No comments: