2012/02/12

Nova loĝejo de Prachanda


Homoj nuntempe parolas pri unu domo en Katmando. Kial?

La prezidanto de la komunista partio (la Maoistoj) Pushpa Kamal Dahal loĝas probable en al plej luksa domo de Katmando! Li pagas 1,030 eurojn monate por lia loĝejo. Kaj liaj sekvantoj (plejparte la plej malriĉaj homoj) ne havas ŝuojn por iradi al manifestacioj. Nepalanoj ĝenerale gajtans ĉ 200 eŭrojn jare.

La prezidanto de la partio, kiu lasttempe nomis sin kiel Prachanda venis el vilaĝo kaj ne apartenis al riĉa familio. Li ĉiam prelegis pri malriĉaj homoj kaj gvidis Nepalon al unu el la plej brutala batalo en la mondo, kiu kaŭzis morton de pli ol 13,000 da homoj kaj malapero de pli ol 500 da homoj en 12 jaroj. Dum la milito, li promesis ke li liberigos la popolon el malriĉeco. Kaj nun, li almenaŭ povis malliberigis sin el la malliĉeco kaj ĵetis sin al al ĝangalo de kapitalistoj. Kiam la popolo restis en la sama maro de mizero kiel antaŭ 200 jaroj.

Oni neniam aŭdis pri lia laboro. Li nek oficis nek labori en pasintaj 20 jaroj. Neniu scias kiel li gajnas tiom da mono. Kaj la mono? De kiel la eksĉefministro gajnis tiom multe da mono? Kompreneble, li lasis komercistojn korupti kaj trovis lian subtablan monon. Aŭ je politika povo aŭ sen povo, li estas la plej forta persono de la lando.

Li estas unu el la plej riĉaj gvidistoj de la plej malriĉaj homoj de la suda Azio. Homoj scias kiel brute lia partio kolektadis monon je kontraŭleĝaj manieroj dum tiel nomata popola milito kiu daŭris dum 12 jaroj.

La domo kaj transloĝiĝo de prachanda jam invitis skandalon inter la Maoistoj.

Pli ol ĉio, la interesa afero estas tio ke li de la komenco mensogis pri la domo li ekloĝas. Komence, li estis silenta kiam ĵurnalistoj ekskribis pri lia loĝejo. Lia filo nur respondis per Facebook. Post la granda ĥaoso, lia partio anoncis ke li vere pagas 1,030 eŭrojn monate kiel lupago kaj ĝi ne havas naĝejon (oni antaŭe skribis ke la domo ankaŭ havas luksan naĝejon). La ĵurnaloj ankoraŭ suspektas ke Prachanda mem posedas la domon, ĉar neniu konas tiu virino Shishu Aryal kiu surpapere posedas la dmono. En Katmando, oni povas facile distingi tiun personon kiu povas posedi tiel luksan domon kiu povas kosti ĉ 2,000,000 eŭrojn! Kaj lia domego lokas je tre luksa kvartalo - meze de la palaco de la presidento, palaco de la eksreĝo kaj oficiala loĝejo de la ĉefministro kaj la ĉefministro.

Ni povas kompreni la trompon al la sxtato: Li simple petis lian komercisto-amiko Sanjaya Sumargi transdoni sian luksan domon al iu ne konata virino kaj li luis gxin, tiel ke la sxtato pagu la lupagon. Tiel li devigis nian malricxan sxtaton pagi 1,000 mil euxrojn pomonate al lia komercisto-amiko. Fi!


Legu detale (en la angla):
http://www.indianexpress.com/news/prachanda-homes-in-on-luxury-mansion-sparks-row-on-maoist-probity/905302/
http://news.in.msn.com/international/article.aspx?cp-documentid=5800059
http://www.deccanherald.com/content/223432/prachanda-moves-lavish-housejournos-slam.html

No comments: