2012/02/14

Ni memoras vin, Tibor SEKELJ !


Hodiaux estas la naskigxtago de Tibor Sekelj. Ni memoras la legendan esperantiston kiu semis Esperanto-movadon en Nepalo antaux cx 55 jaroj.

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero, naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano[1] ĵurnalisto, esploristo, verkisto kajjuristo. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo. Kampoj sur kiuj li agis ege sukcese estas multegaj.

Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan , francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili.

En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.
[informoj: de http://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj]

Liaj libroj:

Tempesto super Akonkagvo
Tra la Brazila praarbaro
Nepalo malfermas la pordon (1959)
Premiitaj kaj aliaj noveloj (1974)
Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979)
Mondo de travivaĵoj (aŭtobiografio 1981)
Ĝambo rafiki. La karavano de amikeco tra Afriko. (1991)
Kolektanto de ĉielarkoj (noveloj kaj poemoj 1992)

Ni nepalanoj cxefe memoras lin pro lia klasika libro "Nepalo malfermas la pordon". Jen kelkaj linioj de lia libro:

"Rapide forgesis la venk-ebria armeestro pri sia promeso. Li re-memoris pri al perdita okulo de sia frato fare de la kirtipuranoj kaj ordonis, ke oni fortranĉu la nazon kaj supran libpn de ĉiu viro pli ol 12 jarojn aĝa, krom tiuj, kiuj scias ludi iun blovinstrumenton. La ordonon mi jam menciis antaŭe. Ĉi tie mi aldonu, ke laŭ la priskribo de ĉeestinto la sangaj trefeoj plenegis du kobrojn de po 20 kilogramoj. Iu brita vizitanto kvardek jarojn post la okazaĵo rakontias, ke li vidis ankaŭ surstrate maljunulojn "kvazaŭ kranioj" promeni tra la stratoj de la urbeto."

Multaj historiistoj de Nepalo, pro politika kialo, ne volas malkasxi tiun hororplenan epokon de la historio de Nepalo.

No comments: