2012/01/17

Vizito de ĉina ĉefministro en Nepalo


foto:  http://www.ctv.ca
Kiel granda surprizo venis la ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Katmando la sabaton (2012-01-14). Post lia nuligo de planita vizito al Nepalo antaŭ unu monato, nepalanoj timis ke li ne estis kontenta pri nepalaj politikaj evoluoj. Sed ili tiel montris ke Ĉinio ja estas amika al ĝia malgranda najbaro. Li estas la plej alt-ranga politikisto el Ĉinio kiuj vizitis Nepalon dum pasinta dekjaro.

Lia vizito estas denove, preskaŭ sekreta - nek la ĉina ambasadoro al Nepalo nek nepala ambasadoro al Ĉinio sciis ke li vizitos al Nepalo tiel subite. Li revenis el Doha kaj vizitis Katmandon, ŝajnis ke nur kelkaj homoj en Katmando sciis pri lia plano. Eble, la ĉefministro ne volis fanfaroni pri lia plano pro timo de tibetanaj refuĝintoj.

Dum lia 5-hora restado en Katmando, li havis gravajn kunvenojn kun estroj de nepala registaro - kun la presidento Dr Ram Baran Yadav, la ĉefministro Dr Baburam Bhattarai kaj aliaj politikistoj. Li tiel pli larĝigis la amikeco, interkompreno kaj interhelpemo. La ĉina ĉefministro montris deziron helpi Nepalon je evoluo de akva elektro-produktejo, konstruado de diversaj aliaj konsruaĵoj. En tute Nepalo ricevos helpon kio igalas al la sumo de 55 miliono da eŭroj je paco-farado, pli fortigo de polico ktp.

Ĉinio ĉiam estas amika al Nepalo ĉar ĝi estas unu el gravaj najbaroj. Ĉinio neniam povas toleri ke Nepalo iĝos centro de kontraŭ-cixaj agadoj. Alanistoj tie ĉi opinias ke Ĉinio volas subteni Nepalo je la kosto ke Nepalo konsentas je ĉina policio de unu-Ĉinio, te, Nepalo ne subtenu tiel nomata "liberigo de Tibeto". 

Antaŭ la alveno de la ĉefministro, la registaro plifortigis la sekurecon de la urbo. La policanoj arestis centojn da tibetaj refuĝintoj kiuj estis protestantaj sur la strato. Kaj ili estis liberigita post forflugo de li.

No comments: