2012/01/09

Pluvas en Katmando

Katmandanoj hodiaux tremis pro subita pluvado. De unu semajno la tagoj estis mildaj, compare al kutimaj januaraj tagoj kaj finifine pluvis hodiaux posttameze.
Je la 4a ptm, la Katmando sentis 11gradojn kaj dauxre pluvis dum pli ol unu horo. Estis preskaux terure cxar homoj ne estis preta por la pluvo. Sen ombreo kaj pluvmantelo, ili kuris tra la strato por savi sin el la atakoj de malvarmaj pluvgutoj. Kutime dum vintro ne pluvas kaj iam en februaro povas pluvi dum kelkaj tagoj.

Kvankam malvarmigxas dum kelkaj tagoj en Katmando, neniam negxas (mi ne parolas pri eksceptoj). Kaj homoj nature sopiras tusxi negxon. Do, ili kuras al proksimaj montetoj, cxirkauxaj post pluvo en Katmando. Se pluvo dauxros ankaux en la nokto, pluvos en proksimaj montoj de Pulchoki kaj Daman.
Precipe Daman estas la loko prefarata por ferii dum kelkaj tagoj en tiu cxi sezono. Gxi sutuas cxikarux 90 kilometroj for de Katmando kaj altas 2,480 metroj. Oni povas ankaux vidi belan panoramon de la Himalajo de tiu cxi monteto.

La malvarmeco donis frapon al politikistoj kiuj volis varmigi Katmandon per mensogoj, koruptaj agoj kaj ne zorgo pri postuloj de homoj.

Cetere venis raportoj el okcidentaj regionoj ke negxadis tie dum pasintaj kelkaj tagoj severe. En distrikto Mugu, negxis pli ol 30 centimetroj.
=
Aliflanke komencis hodiaux unu-monata rito de Suasthani. Dum la monato, precipe virinoj fastas, kun deziroj ke ili trovu belan, bonkorpan kaj amantan viron, aux ke iliaj edzoj amu ilin dum tuta vivo. La Hindu rito postulas ke virinoj pregxu al la dio Sxivo dum la monato. Ho, kial virinoj elektis tiun viracxon kiel modelo, kiu senhonte vestas sin malbele kaj multe fumas, ankaux kanabon….

No comments: