2012/01/11

Katmando detruata de barbaroj


Maoistoj estas famaj en Nepalo – ne por konstrui ion ajn sed por detrui kiun konstruis antuaxa generacio. Ili malkonstruis milojn da domoj, oficejoj, hospitaloj, lernejoj kaj eĉ temploj. Sed ili neniam havas sperton konstrui ion utilan por la nova generacio. Jen vidu , la maoista registaro detruis malnovajn domojn kiel rabobestoj dum la brila tago en Katmando.

Oni elektis D-ron Baburam Bhattarai, la vic-ĉefon de la Maoista partio UCPN-M, ĉar antaŭaj tri ĉefministroj ne montris emon finverki la konstitucion. Ili promesis fini ĝin en du jaroj sed jam ne finiĝis kaj pasis kvar jaroj. Ili daŭre interbatalis por kapti la plej profitdonajn postenojn en registaro. Korupcio estas la sekreto de plej multe da politikistoj. Aŭ ili simple dormas en la konstitucia asemblejo.

Sed, la ĉefministro trovis novan laboron : Li tuthjazarde disfaligis malnovajn loĝejojn apud la stratoj de Katmando, por doni pli da spacon por novaj importitaj aŭtoj.

La ĉefministro venis el vilaĝo Khoplang de Gorkha distrikto (kie mi estis antaŭ kvar jaroj), kiu presakŭ ne havas bonajn vojojn. Anstataŭ doni bojan vojojn al lia vilaĝo, ili elektis Katmandon, por detrui jam kontruitajn domojn kaj vojojn.

La registaro eĉ ne pensis pri la rajtoj de indiĝenoj. La enmigrantoj tiel barbare atakis loĝlokojn de indiĝenoj. Tio eble easta rara en la 21a jarcentoj.

Centoj da domoj estas malkonstruataj en Katmando. La registaro donis la laboron al YCL (antaŭaj Maoiostoj) kaj ili ne konas leĝon kaj regulon. La regisato laŭte diras ke tiuj domoj estas konstruitaj kontraŭleĝe, sed ankaŭ tiuj domoj estis malkonstruitaj kiuj staris tie antaŭ ol la registaro venis por fari leĝojn. Ili eĉ ne zorgis pri linioj de elektro, telefono kaj televido kaj kiel sovaĝaj bestoj atakis al belaj domoj.

Vidu la videon:
http://youtu.be/BqGM9EKvVso

Kaj, ironie, la ĵurnaloj ankaŭ ne povis distingi kio estas leĝa kaj kio estas kontraŭleĝa domo kaj sekvis nur la anoncojn de la detruistoj. Tio okazis ĉar plej multe da ĵurnalistoj estas enmigrantoj. Ili subite riĉiĝas kaj volas veturi iliajn novajn aŭtojn laŭ la mallarĝajn antikvajn vojojn. Do, ili pensas ke larĝaj stratoj faras urbojn. Ili volas ĝui en Katmando tion kion ili ne povas vidi en iliaj vilaĝoj.

Sed male, la registaro refuzis elsendi milojn da homoj kiuj kontraŭleĝe okupis la lokon de riverbordo apud komercaj lokoj de Katmando. Tio estas tial, ke plej multe de homoj estas Maoistoj kaj ili subtenas la registaron. Fi!

Ankaŭ en 15a jarcento atakis muslimano Sultan Samsudhin Tuglak de Bharato kaj li detruis multajn historiajn monumentojn. Pro la diferenco en mensmaniero kaj kulturo, li ne povis toleri belecon de Katmando. Nun io okazas kio ne estas tre malsimila ol la historia atako.

No comments: