2005/02/11

Anonco de prokrasto de la 4a azia kongreso

S-ro Hori Jasuo (prezidanto de KAEM) hodiaux anoncis pri prokrasto de la 4a azia kongreso al la retgrupo "azia kunlaboro". Jen estas lia anonco kaj klarigo:

Prokrasto de la 4a Azia Kongreso g^is la 25a-29a de au^gusto c^ijare

  Kun grandega bedau^ro mi devas anonci al c^iuj, ke la 4a Azia Kongreso de Esperanto okazonta en marto 2005 en Nepalo estas prokrastita pro politika kaoso okazanta tie de la komenco de februaro. Rememorante grandan klopodon de nepalaj esperantistoj por sukcesigi la kongreson kaj kurag^on de multaj alig^intoj, estas mia granda malg^ojo anonci la prokraston, sed nenio helpas. En multaj landoj la registaroj admonas al siaj civitanoj, ke ili ne vojag^u al Nepalo. Nun la situacio s^ajne iom plibonig^as, sed j^urnaloj raportas, ke trovig^as soldatoj tie kaj c^i tie kaj ke kontrau^reg^aj fortoj preparas la kontrau^staron.

 Nia kongreso ne estas privata evento kaj la partoprenontoj ne private partoprenos. Okazigi la kongreson signifas garantii sekurecon al la partoprenontoj, tamen nun tio ne eblas. Ni ne povas riski kaj vivojn de
partoprenontoj kaj nian movadon. Pro tio Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) decidis ne okazigi la kongreson en marto kaj prokrasti g^in g^is la 25a (j^au^do)-la 29a (lundo) de au^gusto c^ijare. Mi esperas, ke tiam la situacio en Nepalo estos sufic^e stabila.
 Mi pardonpetas de vi pro nia malfrua decido pri la Azia Kongreso, sed dum la unua semajno de februaro telefonsistemo estis blokita de la nepala registaro kaj ni ne povis havi kontakton kun nepalaj esperantistoj, kaj
poste ni diskutis pri la situacio ktp., pro kio nia decido estis malfrua. Mi petas vian komprenon.
 Jen estas nia decido:
1. La 4a Azia Kongreso en Nepalo estu prokrastita g^is la 25a (j^au^do)-   la 29a (lundo) de au^gusto c^ijare.
1) Alig^mono ktp. estu rezervita g^is la prokrastita kongreso
2) Se ni ne havus bonan kondic^on okazigi la kongreson ankau^ en   au^gusto, la kvara Azia Kongreso estus au^ nuligita au^ okazigota en   alia lando.
3) Kiam iuj esperantistoj iros al Nepalo malgrau^ la prokrasto de la   kongreso, tiujn akceptu Nepala Esperanto-Asocio kiel privatajn  turistojn.
2. La 5an Azian kongreson ni okazigu en 2008 lau^ la regulo de KAEM.

  Kongreslokon ni decidu en la 4a Azia Kongreso en Nepalo.
La 10an de februaro 2005

HORI Yasuo (prezidanto de KAEM)

No comments: