2011/12/16

Zamenhoftago en Katmando

Gesamideanoj celebris Zamenhoftagon en Katmanado hhieraux (2011-12-15).

Posttagmeze estis sango-donacado ĉe Janabahal, centra bazaro de Katmando. Ĝin okazigis Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo). Venis 22 homoj por donaci sangon. Tiel maniere la esperantistoj laboris por la sociaj kialoj. Oni kredas ke tiel ili povas sendi mesaĝon de Esperantisto al multaj homoj kiuj atendas helpon. Kaj samtempe ili ankaŭ povis scii ke Esperanto estas lingvo de bonkoraj homoj.

Vespere okazis prelego-programo ĉe Nepala Esperanto Asocio. Venis 12 homoj, inkluzive de "gastoj". Prezentaintino bruligis kandelon antaŭ la portreto de d-ro Zamenhof.

Bharat libere prelegadis pri lia opinio pri D-ro Zamenhof kaj Tibor Sikelj. Poste paroletis ankaŭ Narendra Bhattarai kaj aliaj.La informo pri la decido de UEA pri celebrigado de naskiĝjarcento de Tibor Sikelj, de Bharat kaj Navinlal, malsimilis. Vic Prezidanto Poshraj honoris s-ron Hareram Bista, kiu de komenco de la Nepala Esperanto-Asocio laboris por la movado.




Aldone, S-ro Shree Pokharel el Itahario raportis per Facebook jene:

Orienta Nepala Esperanta Societo (ONES) ankaux festis Decembro 15 la Zamenhofa tago en Itahario kie la prezidanto de Programo estis unu Infana Esperantisto f-ro Abhishek Pokhrel. Nia cxefo malfermis la programo brulante la kandalo antaux la foto de d-ro L.L Zamenhof. F-ino Alinka anonciis la programon kaj diris sperto de 96-a Universala Kongreso kaj sxia Esperanta Movado. 18 esperantistoj partoprenis en la esperanta programo. La programo okazis en Zamenhofa Strato, Esperanta vilagxo. Instruisto s-ro Shree Pokharel prelegis pri Esperanto lingvo kaj Zamenhof kun la Esperanta Movado tutmonde. Inter la partoprenantoj enkondukis kaj prelegis pri ilian sperton kiam ili eklernis Esperanton..... La programo komenciis de 4-a vespere gxis 7-a vespere....... Inter la partoprenantoj ankaux estis unu esperanta journalisto s-ro Ganesh Niraula.


1 comment:

Anonymous said...

test