2011/12/13

Lernado en necesejo!

Riĉaj infanoj studas en luksaj lernejoj en urboj en Nepalo. Sed en iu vilaĝo en okcidenta montaro, geinfanoj studas en ncecesejo dum pasintaj du jaroj, raportas ĵurnalo hodiaŭ.

La registaro ricevas bilionojn da rupioj el diversaj internaciaj organizaĵoj por plibonigo de stato de la infanoj, precipe pri iliaj studado. Plej parto de la mono kuŝas en poŝoj de altrangaj oficistoj. Sed tiu lernejo, fondita antaŭ 50 jaroj, neniam ricevis registaran subtenon.

La lernejestro petis helpon por konstrui klasĉambron por la infanoj sed la registaro havis monon por konstrui luksan necesejon (dank' al ia tia kaprica projekto) kaj ili konstruis la necesejon. La bezono de la lernejo estis klasĉambro kaj do, ili devis instrui la infanojn en la necesejo.

[Bv legi novajxon en la angla: http://www.ekantipur.com/the-kathmandu-post/2011/12/12/top-story/dang-school-uses-toilet-as-classroom/229242.html]

1 comment:

Blanka Meduzo said...

Nekredeble!


Ni, devas kontroli kaj konsideri la manieron kaj la rezulton de bonkoraj helpoj.

Dankon pro via raporto.