2011/12/05

Gaja rendevuo kun usona samideano David Gaines


Okazis gaja rendevuo kun usona samideano David Gaines hieraŭ vespere (2011-12-04) ĉe la kafejo de Hotel Raddission. Li venis al Nepalo laŭ la gvidita turisma pakaĝo kun lia edzino kaj gebofratoj.

Estis Poshraj kiu antaŭ informis pri lia vizito kaj ankaŭ mi kontaktis lin persone. Ni bone amikiĝis dum mallonga tempo. Fakte li estas bona leganto de mia blogo. Mi havis ŝancon viziti al liaj retpaĝoj. Poshraj informis pri lia vizito al mi kaj Narendra.

Kiel planite mi iris al la akceptejo de la hotelo je la 6a vespere kaj mi ĝojis vidi lin en la kafejo. Ankaŭ estis Narendra kaj Poshraj. Mi ĝojis ke ankaŭ ĉe estis gravaj esperantistoj Indu kaj Bharatm ne atendite. Narendra estis malkontenta ke la prezidanto ne dissendis informon pri vizito al samidiano al ĝiaj membroj.

Ni babilis longe – de pri hundoj ĝis muziko. Kaj poste ni iris al apuda ĉina restoracio kaj manĝegis, manĝadis. Li rigalis nin per luksa manĝaĵo.

Mi tute ne volias paroli pri la asocio. Sed Narendra diris ke ni devas okazigi la nacian kongreson. Kaj venis la respondo – jam ne revenis Mukunda el Usono do. “Nur rests 10 esperantistoj en Nepalo kaj kiel ni povas okazigi la kongreson kiam la KAEMano ne povas partopreni por prezenti sian raporton?” . Li forgesis ke li okazigis kongreson kiam ne ĉeestis tiama prezidanto. Mi interrompis ke ni ne parolu pri tio tie ĉi kaj ni ĝuu. Sed venis tuja respondo – “Bone ke vi ne skribu ioni ajn.” Mi volis esti silenta. Do, ĉu mi skribu Esperanton aŭ atendu odrenon de la reĝo?



[fotojn mi ricevis de Poshraj]
La ĝenerala sekretario diris ke okazos prelego de David hodiaŭ (lunde) ĉe Thamel. Navaraj hodiaŭ matene sendis informon pri tio al mi, tute al 23 amikoj. Do, mi atendas lian prelegon nun.
=
Okazis prelego de David ĉe la oficejo de NEspA hodiaŭ vespre (2011-12-05). Ni estis ok homoj - Philip, Bhart, Indu, Poshraj, Narendra, Archana, Krishna kaj mi. Li parolis pri Esperanto-movado en Usono, en Vaŝingtono, lia komponado de Espernato-muziko ktp. Poste alvenis Parashar.

Poste ni iris al manĝi nepalan manĝon. Archana kaj Parasar jam lasis nin antaŭ ol manĝado. Ni regalis lin hodiaŭ. Estis certe interesa kunmaĝado kun tiom multe da geamikoj post multaj tagoj, dank' al David.
Jen ligo al lia muzikprezentado: http://www.youtube.com/watch?v=J1rSAfQZNTo

 www.facebook.com/razenoblogasesperante

2 comments:

dr Raja Iftikhar Khan said...

Mi plezuras viziti cxitie, aldonas kongratulojn al vi por tiu cxi belega blogo

prosekui gxin

Razeno said...

Dankon!!!