2011/12/01

Facebook en Nepalo


En Nepalo troviĝas 1296600 Facebook-uzantoj. Tio estas 4.48 pro cento de la popularo. Inter 213 Fecebook-uzantaj landoj, Nepalo estas 69a lando. Kompreneble, Usono estas la unua (aŭ plejgranda) lando kaj plej malgrnada lando estas Vaticanio kie uzas Fcebook-on nur 20 homoj.

En Nepalo, oni plej vaste uzas Facebookon por babili pri ĝeneralaj kaj personaj aferoj kun geamikoj, trovi malnovajn amikojn kaj trovi nekonatajn homojn kiel amikoj. Ili plej multe ŝercas kaj bondeziras.

Malmulte da homoj uzas Facebook-on por montri politikajn ŝatoj kaj malŝatojn en Nepalo. Ili ankaŭ montras al publiko pri ilia furiozo kontraŭ politikistoj aŭ koruptaj administristoj. Kritiko kontraŭ la politikistoj estas tiom fama ke la registaro anoncis ke nun homoj ne rajtas fari karikaturon aŭ "Photoshop"igi politikistojn aŭ ili estos punitaj.

Nepalo estas multlingva lando. Do, oni povas uzi siajn gepatrajn lingvojn por publiki iliajn opiniojn. Antaŭe, oni ne havis ĝustan lokon eĉ por esprimi ideojn per iliaj gepatraj lingvoj. Ĉar oni ne rajtas uzi gepatrajn lingvojn en publikaj aŭ registaraj aferoj; kaj la registaro neniel subtenas aliajn lingvojn krom la registara. Nun publika diskuto en lokaj lingvoj estas ĉiutaga afero en Nepalo. Tion eĉ la registaro ne povas malpermesi.

Mi ne memoras kiam mi ekuzas Facebookon. sed mi memoras ke mi estis en facebook en 2008 junio. Nun mi havas 871 amikojn en mia ĉiutaga Facebook konto (www.facebook.com/razeno). Mi uzas Nepalbhasha (mia gepatra lingvo), Nepali (registara lingvo), la alngla kaj Esperanton por esprimi la veron, ĝojon, malĝojon, kritikon, bonddeziron kaj informon en Facebook.

Krome mi havas alian konton kiel mi parolas nur Esperanton kaj amikiĝas nur kun samideanoj (www.facebook.com/razeno.esperanto). Tie troviĝas 690 da amikoj. Kaj estas 174 geamikoj kiujn mi amikigis en ambaŭ kontojn. Mi tre ĝojas uzi Esperanton en Facebook. Troviĝas novaj amikoj ĉiutage kaj mi ne nia lacas petante kaj trovante novajn amikiĝpetojn. Ĉiuj samideanoj estas miaj geamikoj.

No comments: