2011/09/05

Sekreto pri KAEM subvencio malkovrita!

La sekreto aŭ skandalo pri elektiĝo de Sudhir Ghimire por partopreni al la Komuna Seminario per la subvencio de KAEM estas malkovrita!

Venas al mi evidentoj ke la KAEMano de Nepalo s-ro Mukunda Pathik kaj ĝenerala-sekretario de NespA kaŝis informon pri la anonco de KAEM pri la petoj.

S-ro Song sendis la oficialan informon rekte al s-ro Pathik kaj ankaŭ al retlistoj kiujn zorgas nia ĝenerala sekretario. Kaj, ili kaŝis la infomron aŭ simple ne dissendis al ni membroj kaj tiel okazis ke ĝin trovis nur unu persono, kiu estas tute ne konanta en nia Esperanto-ronodo. Venas unur unufoje en nia asocio. Nekredeble ke li tiel bone skribis pri lia rolo en nia asocio ke KAEM decidis por elekti lin. Evedentiĝas ke unu inter la du personoj preparis tiun petleteron kaj tiel gajnis la nekonatulo tiun premion. Laŭ la regulo, kandidatoj devas sin prezenti kaj klarigi pri sia rolo en loka aŭ landa Esperanto-grupo kaj skribi, kion li/ŝi povas fari en la 30-a KS, en la kandidatiĝa letero. 

La 2an de septembro, je la 12.39 ptm mi skribis al s-ro Song Ho-young kaj s-ro Pathik por esti klara pri la afero. Jen estis mia letero:
Kara Ha-young kaj s-ro Pathik,
Saluton.
Kiel granda surprizo mi ricevis tiun ĉi leteron.

Mi ja oficiale protestos kontruax ĝi.  Sed antaŭ ol tio, mi volas ricevi kelkajn informojn de vi.
1. Kiam KAEM decidis doni subvencion por partoreno en Komuna Seminario?
2. Ĉu KAEM malferme petis petojn por la subvencio?
3. Ĉu vi sendis tiun subvencion al KAEMano de Nepalo aŭ Nepala Epseranto-Asocio?
4. Ĉu KAEMano de Nepalo aŭ Nepala Espeanto-Asocio sciis pri la peto, kandidatoj kaj rezulto?
5. Kiam KAEM decidis la rezulton?
6. Kiam (dato kaj temo) vi sendis la novaĵon pri la rezulto al KAEMano de Nepalo kaj Nepala Esperanto-Asocio?

Post du horoj venis respondo de s-ro Pathik ke li ne scias pri tio. La 2an de septembro, je la 2.46 ptm, li skribis, "Mi ne havis informon, kiel maniere ili elektis la nomon de Sudhir Ghimire".

Kaj la sekvontan tagon, la 3an de septembro, je la 1.32 ptm, venis longa letero de s-ro Song.
Li diris :
1. Li en la 3-a de julio, anoncis pri la KAEM-subvencio per la listo de aziaj esperantistoj(azio@yahoogroups.com) kaj ĉio estis antaŭkonsentita kun KAEM…Kandidatoj almemaŭ sin prezentu kaj klarigu pri sia rolo en loka aŭ landa Esperanto-grupo kaj skribu, kion li/ŝi povas fari en la 30-a KS, en la kandidatiĝa letero. 
 2. Li  mi malferme anoncis la aferon . Li verkis objektivan komentaron pri la kandidatoj surbaze de la leteroj, kaj sendis ĝin al KAEM-anoj, inkluzive de s-ro Mukunda Raj Pathik(mpathik@gmail.com), kiu estas KAEM-ano flanke de Nepalo. Mi ne komprenas, kial li diras kvazaŭ li nenion sciis pri la afero, sed ĉiuj oficialaj leteroj estis senditaj al li. Post voĉdono de KAEM por decidi la subveciotojn, mi aŭdis ke 3 KAEM-anoj ne respondis je la voĉdono. Mi supozas ke s-ro Mukunda Raj Pathik estus unu el tiuj 3 homoj.
3. Li ankoraŭ ne senids tiun subvencion al KAEMano de Nepalo aŭ Nepala Epseranto-Asocio.
 4.  La rezulto estis publikigita ekster KAEM en la 1-a de septembro. Dum ĉirkaŭ du semajnoj post la limdato, KAEM-anoj vigle diskutis per retpoŝto kaj retejo.
 5. Mi pensis ke la nepala KAEM-ano jam scias pri ĉio, ĉar li estis ĉiam en la listo de oficialaj leteroj rilate al tiu ĉi afero.
Ĝis nun, nek la prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio nek la KAEMano reagis al la letero de s-ro Song.
Mi tiom hontas pro la malmoraluloj en nia asocio ke nun ne volas iri al la asocio. Eble la vicprezidantoj decidos kiel stari kontarŭ tiu ĉi korupta agao de KAEMano kaj nia landa asocio.


No comments: