2011/09/11

Sabate, denove kaj Indrajatra

Nokte vendrede, telefonis al mi nia ĝenerala sekretario, je la 9.15. Estis tre stranga cxar dum pasintaj dekoj da jaroj, li neniam telefonis al mi. Ecx dum du jaroj de mia prezidado, li ne telefonis min. Ecx kiam "li" okazigis la nacian kongreson kaj mi, la prezidanto, ne partoprenis.

Tute ebria, li diris ĉion malbonan pri mi el lia mensa vortaro. Mi tuj surbendigis lian prelegon. Li cxefe diris ke mi malhelpas lin zorgi pri lia asocio kaj li ne plu toleros tion. Li eĉ minacis ke li forpelos "nin" (tiuj kiuj staris kontraŭ lia decido pri Sudhir Ghimire) de lia asocio. Tio ne estas unua minaco. Ecx kiam mi elektigxis kiel la prezidanto de NEspA, li, dum la unua estrara kunveno, li minacis oficiale ke li vokos specialan konferencon kaj forpelos min de la asocio. Mia "kulpo" estis nur tio ke mi postulis ke ni parolu Esperanton dum la kunveno. Lia mianco longe dauxris. Ne estia la unua fojo NEspA insultis min. Eble tio estas la premio mi ricevas por mia aligxo al la alsocio por kio ankaux mi kontribuis por fondi. Sed kion Bharat diris al hi tiam estis tro....Mi denove bedauxris ke mi lernis Esperanton.

Mi simple diris ke ni renkontos sabate je la kutima horo kaj diskutos pri tiu temo, sed li daurigis lian prelegon.

Ĝuste tiam venis retletero de Indu, nia prezidantino. Ŝi diris ke ŝi renkontis Sudhiron kiam okazis kurso en Bagbazar kaj li estas parolema. Ŝi eĉ vidis lin kelkfoje en Thamel. Estas ja notinda informo kiun ŝi donis.

Sabate (2011-09-10) mi iris al la asocio. Estis Bharat, Philip, Hareram (malnova komencanto), Krishna (nova komencanto). Poste venis Narendra, Poshraj, Parasar kaj Nabin lal. Oni krokodis pri ĉiuj temoj sub la ĉielo sed neniu nenion parolis pri la skandalo de Sudhir kaj ktp. Sxajnis ke li jam forgesi pri lia ebria minaco sur la telefono.

Mi estis tute preta por akcepti atakojn buŝajn kaj ankaŭ aliajn de li. Mi do surbendigis nian tutan konvesacion. Mi kolektis konversacion dum du unu horo kaj 15 minutoj sed neniu parolis pri la ĥaoso. Mi tiel komprenis ke oni volas forgesi ĉion.

Oni parolis pri la nacia kongreso de NEspA. Narendra kaj Poshraj diris ke ili vojaĝos ekster la valo dum tri monatoj kaj ili proponis ke ni okazigi ĝin frue. Sed Bharat diris ke li ankoraŭ ne renovigis nian membrecon ĉe la registara oficejo. Do….denove malfruiĝos. Mi timas ke cxifoja estraro vivos dum tri jaroj, malgraux la provizoro eni nia statuo ke devas okazi baloto de estrara komitato en cxiuj du jaroj.
=
Hodiaux estas komenco de Indrajatra, la festivalo de vivanta diino Kumari. Tio estas la plej belaj tagoj kaj vesperoj en la centra parto de Katmando. Mi blogos pri gxi eble morgaux. Mi baldaux iros al la scenejo.Mi certe iros por foti gxin.

No comments: