2011/09/08

Kantado kaj denove pri Sudhir Ghimire

Ni okazigis programon de kunkantado kun Sundari Mika hieraŭ vespere (2011-09-07) en Thamel. Ankaŭ estis programo kune trinki teon. Mi sendi retmesaĝojn al 43 homoj. Tio estas la kutima listo de retadresoj nia ĝenerala sekretario uzas por dissendi informojn/invitoj ktp. Ankaŭ mi metis tiun informon sur mia muro en Facebook. Neniu inter invititoj respondis. Alinka kaj Shree respondis sur Facebook. Ambaŭ el ili ne povas veni ĉar ili estas en Itahario.
Sundari Mika vojaĝos al Japanio vendrede kaj estas por ni ŝancon aŭkulti ŝian kantadon. Kaj ankaŭ ŝi deziris kanti kun nepalaj gesperantistoj por ke ŝi ekzamenu ĉu esperantistoj komprenas ŝian kanton aŭ ne.
Posttagemeze telefonis al mi Lila Bahadur Baniya, hazarde vidinte mian mesaĝon sur la muro de Facebook. Mi rakontis pri la vespera programo kaj li pretiĝis por kune iri.
Vesperiĝis kaj mi ankaŭ atingis al la kunsidejo. Ne venis multaj esperantistoj por kunkantado, malgraŭ miaj retmesaĝoj kaj informado en Facebook. Estis Narendra kaj Poshraj kaj aliaj kelkaj komencantoj. Nature, ni diskutis pri la skandalo de Sudhir Ghimire. Ni ankaŭ legis kion Bharat diris kaj kiel respondis Sudhir.
Bharat ne bedaŭras ke li ne povis dissendi la informon de KAEM al NEspAanoj sed skribis al s-ro Song ke "iu ajn el Azio povas peti por la helpo".
Bharat ankaŭ plu sendis al mi la leteron de Sudhir kiun li skribis al KAEM la 4an. La respondo de Sudhir al KAEM estis pli stranga. Li diris ke li lernis Esperanto en orienta parto de Nepalo kaj poste venis al katmando por mia studo. Li nun vivas en Katmando. Laŭ li, li laboris por esperanto lingvo en la oreanta nepalo. Li propagandis Esperanton dum mi studis en universitato. Li demandis,"Ĉu mi ne rajtas partopreni en la seminaro, se la tuta membroj de Nepala esperanto associo ne reconas min?"
Li ne estas preta viziti NEspA-n por gajni tiun subvencion. Li diris,"Mi ne volas esti ezamenita de iu persono kaj tiu persono diros min ke mi estas vera esperatisto. Mi neniam iros tie kaj frontos la ekzamenon pruvi min ke mi estas Esperantisto."
Ĉu aktivaj esperantistoj tiel pensas pri sia landa asocio? Ĉu li ne pensas ke li estas super antaŭuloj kaj landa asocio? Li eĉ mantras lian koleron – "Nur tiu asocio restu grava en la mondo".
Unue, mi ne kredas ke tiun leteron li skribis. Estas ja longa letero kaj komencantoj ne povas tiom skribi sen helpo de antaŭuloj. Nun mi vere volas legi kion li skribis en lia petletero al KAEM por trovi kio estis tie ke KAEM elektis lin inter naŭ kandidatoj de Azio.
Aliflanke, por Bharat, estis kvazaŭ nenio. Li anstataŭe diris ke 500 eŭro estas nenio. Kaj li refoje certigis ke Sudhir ja estas membro. Li eĉ diris ke li ne voas ĝenigi lin per tiu afero.
Poste venis Nabin. Sundari venis iom malfrue, kaj ŝi havis grandan problemon sur ŝia kapo kaj ni nuligis la programon.
Nepalaj "esperantistoj" interesiĝas pri sekretaj aranĝoj por senpagaj vojaĝoj, ne al esperantaj kunsidoj.
Ĉu pri tia movado s-ro Hori ĉiam estis fiera? Li iam eĉ skribis "ne meiciu pri azia movado, se vi ne mencias Nepalo". uh?

No comments: