2006/07/23

Jen estas la broŝuro de 7a IHR ! Mi petas ĉiujn legantojn bv partopreni en ĝi


Jen estas la broŝuro de 7a IHR ! Mi petas ĉiujn legantojn bv partopreni ĝin.
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la sepan dektritagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2007 por konigi sian landon al alilandaj e-stoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun nepalaj kaj alilokaj e-stoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.
Ĉi-foja Internacia Himalaja Renkontiĝo okazos unu jaron pli frue ol kutime, en 2007, por ne esti en konflikto kun la 5-a Azia Kongreso okazonta en 2008 en Barato.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en Katmando valo kie situas ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj kaj temploj notinde tiuj de ĝiaj plej tri grandaj urboj Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgra multflanka moderniĝo de la valo.

La ĉefa parto de la renkontiĝo estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, Langtang situanta norde de Katmando je 100 kilometroj. Langtang ĝuste nomiĝas la valo de glaciriveroj. Ĉi tie montoj leviĝas al la ĉielo. Langtang samekiel Katmando situas en tiel nomata meza regiono de la lando, sude kelkdekajn kilometrojn de Himalaja montaro kaj de ĝi vi povos ĝui fabelan panoramon de la montareroj de Ganes Himal, Langtang, Manaslu, Himalĉuli kaj la granda Anapurna. Langtang ofertas ankaŭ mugopinon arbarojn, rapidajn montarajn riveretojn, malglatajn kaj neĝajn pintojn, gresarojn herbejojn kovritajn per lekantoj kaj sovaĝaj primoloj. La regiono estas plene de kristelaj lagoj, altaj pasejoj kaŝataj sub nebulo De Sjaprubesi (2120m) vi entreprenos sestagan rondpiedvojaĝon Ĝis Timure (1762m) kaj Rasuvagadi (1814m) tra Langtang Himalaja Regiono dum kiu vi havigos al vi krom kelkajn doleretantajn muskolojn, bonegan ideon pri la montara vilaĝa vivo, tiel kiel plejmulto de la popolo ĝin spertas tagtage. Vi ankaŭ ĝuos majestajn vidaĵojn de Ganes, Langtang, Himalĉuli, Manaslu ktp. Laŭdire ĉi tiu Langtang piedvojaĝo estas unu el la plej bonaj tiaj vojoj en la tuta mondo. Tie vi povos observi la vivon kaj kulturon de la etna popolo, precipe tamangoj, jolmoj, kaj gurungoj.

De Rasuvagadi oni povos viziti transliman tibetan vilaĝon kaj reen la ebleco.  La tamangoj, oni opinias devenis el Tibeto, estas konata kiel senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingan etnan lingvon, domistilon, vestojn ornamojn kaj kutimojn. La etna eco ili parencas al la tibetanoj. La tamangoj estas famaj pro siaj honestaj pensmanieroj kaj pro siaj ravaj danca kaj muzika tradicioj. La plimulto de ili vivas sur altaj deklivoj sude, aŭ okcidente de la riveroj Bhotekosi kaj Trisuli. La vivo de tiuj montpopoloj estas modestaj ĉar laboro sur la deklivoj estas penegaj. Ilia religio parencas al la Bon kaj prabudisma doktrino de Tibeto.

Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Kathmando kaj en komfortaj gastejoj dum montara piedvojaĝo, hejmloĝo pagenda ĉe vilaĝa familio estas ebleco. Ĉiuj manĝkostoj kaj aliaj kostoj en Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto escepte de asekuro.

La kotizo estas kalkulita por kovri kostojn ne por gajni monon, similaj turismaj servoj kutime kostas ĉirkaŭ 100 usonajn dolarojn tage. Multaj niaj estas volontaj servoj fare de nepalaj e-istoj . Vi trapasos kelkajn bildkarte pitoreskajn vilaĝojn inkluzive Gatlang, Tatopani, Thuman, Timure kaj Bridim. La montaro tie estas kovrita de arbaro de rodendendro, la belega nacia floro de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp. kaj diversaj specoj (pli ol 250) de montaraj birdoj.
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Ĉi- foja itinero estas en preska virga areo, ne defektigita pro troa turismo.

Post Langtang, vi veturos al Daman (3210), alia fama feriejo montara sude de Katmando. Tie vi estos rekompesita per vidoj neforgeseblaj de ĉiuj himalajaj montareroj kaj pintoj inkluzive la Everesto.
= = =
La taga Programo
26-a feb : Alveno, bonvenigo kaj enhoteliĝo, interkonatiĝo
27-a feb: Vizito al vidindaĵoj de Paĉupati, Baudha kaj Bhaktapuro
28-a feb: Vizito al vidindaĵoj de Katmando kaj Patano
1-a feb: Veturo de Katmando ĝis Sjaprubesi (2120 m)
2-a marto: Piedvojaĝo de Sjaprubesi ĝis Gatlang (2238 m)
3-a marto: Piedvojaĝo de Gatlang ĝis Tatopani(2607 m)
4-a marto: Piedvojaĝo de Tatopani ĝis Thuman (2338 m)
5-a marto: Piedvojaĝo de Thuman ĝis Timure (1762 m )
6-a marto: Piedvojaĝo de Timure ĝis Bridim (2229 m)
7-a marto: Piedvojaĝo de Bridim ĝis Sjaprubesi, veturo al Nagarĵun
8-a marto: Veturo de Nagarĵun ĝis Daman (3210 m )
9-a marto: Veturo de Daman al Katmando kaj libera tempo
10-a marto: Libera tago, internacia vespero
11-a marto: Foriro
(La taga itinero sanĝeblas pro neatendataj kialoj)
Kotiztabelo
La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto la la jena grupiĝo:
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj mencitiaj ĉi-sekve sub B
B: Bulgario, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, eksjugaslaviaj landoj, Rumanio, Pollando ekssovetuniaj landoj, ĉiuj landoj de Azio (escepte Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
Kotizoj sube estas en usonaj dolaroj kaj por unu persono.
Kotizo
ĝis 30-9-2006
ekde 1-10-2006 ekde 1-1-2007
A
500
550
600
B
450
500
550
Supre menciita kotizo validas por dulita ĉambro, se vi deziras unulitan ĉambron bv. aldoni 50 usonajn dolarojn al ĝi, dum montara piedvojaĝo unulita ĉambro ne estas garantiita.
La adreso de 7-a IHR Komitato
Nepala Esperanto-Asocio
G.P.O. post box no: 8974 cpc 102 Kathmandu, Nepal
Retadreso:
Telefono: 00977-1-6209877
(26-a de februaro - 10-a de marto 2007)
Organizo de
Nepala Esperanto-Asocio
Katmando, Nepalo
VI HAVAS AMIKOJN EN NEPALO
ALIĜILO
La 7-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
Laŭbezone tajpi aŭ skribi preslitere laŭbezoneo encirkligu
vorton
Familia nomo :- .........................................................................
Persona nomo:- .........................................................................
Adreso :- .........................................................................
Lando :- .........................................................................
Telefono / Fakso (kun kodo) :- ..................................................
Retadreso :- .........................................................................
Profesio/ Fako:- .........................................................................
Naskiĝdato :- .........................................................................
Ŝatookupo :- .........................................................................
Vegetarano :- Jes / Ne Fumanto :- Jes / Ne
Mi volas loĝi kun .......................................................................
Jen mi aliĝas la la presitaj kondiĉoj sube sur tiu ĉi flanko . Mi
sendas ĉi tiun aliĝilon kaj samtempe pagas kotizon la kotiztabelo
al IHR komitato.
Bankokonto :- Nepal Esperanto Sang (renkontiĝo)
550-74775-6 Savings Account,
Nepal Bank Limited
New Road, Kathmandu
Mi legas, komprenas kaj akceptas la kondiĉojn sur ĉi tiu aliĝilo.
............................
Subskribo
............................
Dato

No comments: