2011/08/06

Pikniko

Matene mi estis preta iom malfrue ĉar ni nur je la 11a foriris. Ni vizitis la laborejon de Ursula. Estis simpla domo ĉe la strato; estis ege pura kaj bone aranĝita.

Poste ni iris al la piknikejo. Post atendo dum kelkaj minutoj venis ŝiaj kolegoj kaj klientoj.
Unu el ŝiaj kologoj jam vizitis al Bharato, Haridwar kaj Gangrotri ktp. La azia vivstilo plaĉis al li. Kaj li diris ke oriento nur kopiis malbonan flankon de Eŭropo. Mi aldonis ke ni lernis uzi plaston sed ne lernis kiel ĝin aranĝi.

La klientoj venis kun siaj familianoj.

Estis ja plezuro partopreni en la eŭropstila pikniko. Ili aranĝis fajron kaj rostis viandaĵon. Ene estis salatoj, fruktoj kaj trinkaĵoj.

La pikniko finis kaj samtempe pluvis. Tuj poste la plovo vnis kun flmo-tondro kaj ankaŭ hajlis. Oh, ŝi povis veturi je rapideco de 70 kilometroj eĉ dum tia pluvego. Ŝi havis planon iri al ludejo Minigolf sed ni ne povis ludi pro la pluvo. Tamen mi ĝojis regardi ĝin el ekstero.

En la hejmo, ni rigardis filmo pri Katmando Valo. Kaj sekvis filmo Kundun, pri la vivo kaj ekzilo de Dalai Lama. Mi etis tiom laca ke mi dormemis kaj venis malsupren. Poste Ursula venis kun bileto por Kopenhago kaj ankaŭ donacojn por mi.

Mi povis paroli kun Navaraj. Li diris ke li ekos el lia urbo matene kaj devis atingi en Frankfurto je la 12.30. Ursula diris ke Navaraj kaj Hans estas invititaj al la sama progamo – renkonti ie, boatumi kaj grimpi monteton per kablo-veturilo. Bonega ideo.

Do mia plano:
Jen la fino de mia vojagxo. Baldaux mi veturos al Frankfurto
7an mi promenos en Frankfurto kaj dormos cxe Franciska
8an mi promenos kaj ekveturos al Kopenhago, dormos en la trajno
9 an mi estos en Kopenhago kaj dormos cxe Peter
10an mi flogos al Katmando!

Post manĝo, ni denove regardis la filmon. La filmo montras ke Tibeto estas Tibeto kaj Ĉinio perforte kaptis ĝin.

No comments: