2011/08/11

Mi sukcese enhejmigxis

Karaj,
Jen mi jxus enhejmigxis. Me estas en mia aminda hejmo.
La sama hxaosaj stratoj, neobeojam trafikoj, bruaj preterpasantoj, malpura aero ktp ktp. Sed gxi estas mia, vere mia; mi estas gxia. Tri semajnoj da vojagxo estis preskaux tro por mi. Cetere cxi foje.

Sed mi gxojas ke mi havis bonegajn tempojn en Euxropo: en Danio kaj en Germanio. Mi denove volas danki al miaj gastigantoj. Nu. Mi ne povas kompreni la tempo-sxangxon. Mi devas dormi dum tuta tago hodiaux kaj morgaux mi iros al mia oficejo. La sama laborado denove.
--
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

No comments: