2011/08/14

Festivalo de Gaiĝatra aŭ Saparu okazis en Katmando

Kio okazas al ni post la morto? Neniu scias. Nature, forpaso de iu donas doloron al la restantajn familianoj. Sed ĝis kiam oni povas plori? Ĉu ĝis la fino de la mondo? Ĉu oni ne povas anstataŭe ridi? Venis tia demand eble antaŭ 400 jaroj.


Okazist tiel ke juna filo de iu reĝino forpasis. La patrina koro ploradis. La reĝo, tre saĝe volis diris al ŝi ke ŝi ne estas la sola persono kiu perdis amatan familianon pro morto. Morto estas regulo de la mondo. Li anoncis tiuj kiuj perdis siajn parencojn dum junu jaro forgesu pri la morto por unu tago kaj venu al la reĝa palaco kun gajaj vestaĵoj kaj dancoj kaj kantoj. La civitanoj obeis. Kaj la reĝino miris ke frapo de morto okazis al miloj da familioj, kaj ili gaje piedmarŝis apud la palaco.

Do, de tiu jaro, tia parado aŭ karnivalo de homoj kiuj perdis siajn familianojn en unu jaro venas al la reĝa palace kaj ankaŭ marŝas ĉirkaŭ la urbo. Krome, homoj ankaŭ povas partopreni en la karnivalo sen ies morto, nur por amuziĝo, kun strangaj vestoj, pentroj kaj maskoj sur iliaj vizaĝoj. Hodiaŭ (2011/08/14) okazis tiu festivalo.

Hinduanoj kredas ke animoj de homoj ne mortas sed ĝi devas iri al la ĉielo kie li/ŝi loĝas kaj akceptos premion aŭ punon laŭ la pureco de lia/ŝia vivo. Ili ankaŭ kredas ke bovino (sankta besto laŭ la Hinduismo) povas helpi la animojn de forpasintoj trapasi la riveron de fajro kaj malfermi la pordon de la paradizo. Pro tio, ili promenas kun bovinoj aŭ knaboj, vestitaj simbole kiel bovinoj en la karnivalo.

Budhanoj, aliflanke, pensas ke tiu ĉi festival estas stulta. Sed ili ankaŭ partoprenas en la karnivalo sed kun incensoj, drumoj kaj religiaj kantoj.

Dum tiu ĉi tago, oni faras satiron kontaraŭ la politicaj, ekonomiaj, sociaj kaj aliaj malicoj. De centoj da jaroj, oni rajtis paroli kontraŭ la registaro. Sed, nuntempe, kiam preskaŭ ĉiutaga vivo estas kvazaŭ satiro kaj oni rajtas diri kion ajn kontraŭ la registaro, la signifo de tiu ĉi festivalo, je tiu ĉi flanko jam perdiĝis.

Ĝin oni nomas loke Saparu kaj ĝi poste nomiĝas "Gaiĝatra" en la ŝtata lingvo.

Simila festivalo okazas ankaŭ en nevaraj urbetoj de Patan, Bhaktapur, Banepa, Dhulikhel, Trishuli, Dolkha, Khotang, Bhojpur, Chainpur, Ilam, Dharan, Biratngar, Birgunj, Hetauda kaj Pokhara.

Tiu tago havas specialan koincidenton por nepalaj esperantistoj. En 2008 venis Tatjana Luskotova el Rusio kaj en 2010 venis Elena kaj Walter el Italio. Kaj mi havis ŝancon promeni en la palaco kun ili.

Hieruax estis festivalo de "Gumpunhi". Oni manĝas specialan sukon, faritan de divarsaj semoj. Tiu ĉi festivalo estas speciala por altkastaj Hinduanoj. Ili ĉiam kunportas sanktan ŝnuron kaj en tiu tago, ili sanĝas tiun ŝnuron.



Budhanoj, alifkanke, kredas ke en tiu tago Budho venkis la malamikojn kiuj faris ĉion por malsukcesigi lian penadon.
(Fotojn mi ricevis de miaj geamikoj, ili ne estas fotitaj de mi)

No comments: