2011/08/10

Dankon al vi cxiuj, danaj samideanoj

Estimataj/karaj gesamideanoj en Danio,
Saluton.
Jam estas 10.20 nokte kaj morgaŭ matene mi veturos al la flughaveno. Eble morgaŭ matene mi ne havos tempon por skribi al vi.

Mia restado en Kopenhago ja estis agrabla. Mi ne havas aliaj pli belajn vortojn por esprimi mian ĝojon.

Mi sincere dankas vin por via helpo, subteno, promeso kaj kuraĝigo por min vizitigi tiun ekzotikan landon. Sen via laboro, helpo kaj deziro, mi ne povus estis tie ĉi.

Mi gratulas vin por la sukcesa kongreso. Ĝi fariĝis pli sukcesa ol imago de multaj homoj. Mi gratulas vin ĉiujn por via bona laboro. 

Mi ja deziris rendevuon kun kelkaj de vi post la kongreso. Sed mi ja ne povis fari tion ĉar vi estas okupitaj kaj mi ankaŭ ne bone havas scion pri la urbo. Mi petas pardonon por tio kaj mi volonte estos en kontakto kun vi per la reto.

Mi precipe dankas al s-ro Peter Wraae, kiu gastigis min dum pluraj tagoj, veturigis min en lia aŭto kaj ankaŭ donis al mi bojan danajn manĝaĵojn. Mia memoro pri tiu ĉi vizito, gastiĝo kaj lia gastigamo estos en mia koro ĝis kiam estos Esperanto en mia kapo.

Dankon al vi ĉiuj,
Razen Manandhar


-- 
Razen Manandhar
--

No comments: