2011/08/02

Christiania, regxina palaco kaj trajno al Germanio

Hodiaŭ estas la lasta tago de mia vojaĝo en Kopenhago. Mi vespere vojaĝos al la Germanio kaj revenos nur la 9an, por forflugi la 10an al Katmando.


Nabin kunportis kelkajn paŝminajn ŝalojn por vendi tien ĉi en Danio. Peter helpos lin iri al vendistoj. Lone devis iri al la banko.

Post matenmanĝo, mi pakis rearanxis miajn valizojn. Vole ne vole, mi ankaŭ ĉifoje kunportis tro multe da vestaĵojn. Mi krome prenis multe da manĝaĵojn. Mi jam lasis librojn, sed eĉ tiam la valizoj ne malpeziĝis. Estis ĉiam malfacila malpezigi valizojn dum miaj vojaĝoj.

Ni kune veturis al la magazeno. Peter kaj Nabir serĉis vendejojn, Lone iris al la banko dum ni promenis en vendejojn.

Post unu horo kaj duono, Peter kaj Nabin revenis sensukcese. Lone ja aĉetis kelkajan vestaĵojn.
Ni deveno veturis al la hejmo por tagmanĝi. Estis ankaŭ bona ŝanco por ripozi.

Do, ni veturis al la "stranga" kvartalo de Kopenhago, pri kio mi aŭdis ekde mia alveno en tiu ĉi laŭsistema urbo. Tiu kvartalo nomiĝas Christiana kaj ĝin ne regas la dana leĝo. Dum la UK, okazis ekskurso al tiu ĉi loko, mi ne povis partopreni. Kaj kiam mi alvenis, mi subite trovis ke apud tiu ĉi loko, al la kathedralo kun turmenta ŝtuparo, mi jam venis antaŭ ol la UK, dum la ILEI Konferenco. Tiam Navaraj ja diris ke dana leĝo ne funkcias en tiu ĉi angulo de la kvartalo sed mi vidis nenion strangan tie kaj ne volis auŝkultis lin.

Do, Christiana. Granda ligna pordo kun kolumoj kun afrikecaj vizaĝoj bonvenigis min. Estis iu knabo faranta ŝaumo bubloj. Troviĝigixs dekoj da vendejoj de strangaj ornamaĵoj el Bharato, Ĉinio kaj ankaŭ Nepalo. Nepalaj T-ĉemizoj, paĵamoj, ĉapeloj, orelringoj, ringoj kaj kolĉenoj 20 oble pli multe kostis ol en Nepalo. Tio povas estis bona komerco por tiuj geknaboj kiuj volis vivi en Kopenhago. Sed mi ne vidis homoj aĉetantaj.

Ankaŭ estis vendejoj de iloj por fumi. Iom ene estis zono kie oni ne rajtis foti. Tie homoj malferme vendis mariajuanaĵon – prezo variis, eble pro kvalito – tiom granda kiom estas kvarono de pomo kostis de 50 ĝis 200 kronoj. Mi neniam povas uzi ĝin sed plaĉas al mi la odoro kiam iu fumas ĝin de proksime. Mi ne devas veni al Christianiana por fumi mariajuanaĵon.

Peter klarigis pri tiu kvaratalo. Estis iam registara kvaratalo, kie vivis soldatoj. Poste estis forlasitaj kaj kaptis ĝin ĉefe tiuj kiuj ne volis vivi en la societo aŭ tiuj kiuj en 70aj jaroj vivis kiel hipioj en sudaziaj landoj, je serĉado de feliĉo. Ili pensas ke ili vivas libere, preter la rego de la dana leĝo aŭ iu alia socia normo. Mirinde. Ĉu ankaŭ utopie? Tion mi ne vidas. Ili vestas sin normale, manĝas normale, ne havas bienon por kreski sian manĝaĵojn, ne fabrikas sian vestaĵon, ne kreas sian propran kulturon, ne forkuras la modernan vivmanieron, teknikaĵon, muzikilon, transporton ktp. Ili simple eskapas la moderna vivmanieron kie oni multe laboras, pensas pri kariero vivas en rapideco kaj gajnas multe da mono. Tutsimple. Sed ili vivas malalboreme, sen socia dogmo. Oni dire estas deversaj ideologioj: Kelkaj homoj volas nur espaki la societon kaj leĝon, kaj aliaj volas krevi veran novan societon kiel ili ne estas binditaj per ĉenoj. kaj aliaj nur volas libere fumi marijuanaxon. Kelkaj ankaŭ estas kriminaloj. Entute, ili estas 600 homoj, kun ĉ 200 infanoj, kiuj naskiĝis en tiu Christiana regiono.

Poste ni ankaŭ havis tempon por viziti al la reĝina vintra palaco "Amelienborg". Estis interese ke la dana reĝino permesis homojn veni ĵus apud la pordo. Neniu gardas la palacon krom tiel bele vestitaj gardistoj, kiuj estas presnakxu nur dekoracioj. Estis okangula kvaratago kaj staris kvar du-etagxaj domoj. Kaj meze staras la statuo de la regxo Frederiko V. Je nun flanko estis la maro kaj je alia flanko de la kvarato estis la Pregxejo de Frederiko (kiu ecx ne estas parto de la palaco). Estis konstruita de 1750 gxis 1760. La kvar palacoj nomigxas : palaco de Christian VII, La palaco de Christian VIII, La palaco de  Frederick VIII kaj La palaco de Christian IX.
[foto: el Vikipedio]


Kaj proksime esats eĉ grandan preĝejon kie centoj da homoj vizitas ĉiutage. Mi komparas monarĥion de Danio al la Malla dinastio, kiuj konstruas templon ĉirkaŭ la palaco por ke homoj ĉiutage vizitu al la palaco. Kontraŭe, la Shah reĝoj metis distanco de ĉ unu kilometroj de la publiko kaj ĉiam vivis en timo ke eble popolo atakos ili. Kaj, eĉ tiu distanco ne povis savi ili.

Ni atingis al la trajnstacio je la 5a kaj je la 6.15 la trajno al la Frankfurto ekis. Estias vere nova sperto por mi veturi per trajno al Germanio. Estis du svislandaj knabinoj kiuj interese aŭuskultis kiam mi kaj Ursula babilis kaj demandis pri nia lingvo. Ili diris ke ili poste serĉos pri ĝin en la reto.


No comments: