2011/07/24

Solena inaŭguro kaj nacia vespero
















Post la luksa matenmanĝo de la hotelo, mi iris por la inaŭguro. Matene de la 24a julio okazis la solena inaŭguro, same kiel ĉiam en ĉiuj UKoj. Solena inaŭguro estis same kiel ĉiam : solena. Kaj, ĉijare ne estis la flagego kaj ĝin anstataŭis la elektronia ekrano. Elstaraj prelegoj Esperanto-politikistoj ne plaĉas al mi. Estas retorikaj, ritaj ludoj kaj do estas tedaj. Sed la esprimoj de Pravaldas plaĉis al mi.

Estis tempo por landaj reprezentantoj saluti. Estas eble plej amuzaj programeroj. Oni povis vidi buntecon de Esperanto - vestaĵoj, vizaĝoj, koloroj, kaj ankaŭ dialektoj de Esepranto, el divesaj landoj anakŭ estas interesaj. Ne estas malbone, sed multaj homoj uzis tiun tempon por bonvenigi kongresanojn al siaj landoj.
La prelego de la reprezentantino de UNESKO tuŝis koron de ĉiuj kiu zorgis pri estonteco de malgrandaj lingvo-komunumoj, kaj do, kolektis abundan aplaŭdon. Kaj, sen vortoj, la reprezentantino el Norvegio diris multon pri bezono de paca rimedo kontraŭ multaj problemoj en okcidenta Eŭropo.
Post la kongreso estis amuza liberatempo. Ĉar mi estis en nepala nacia vestaĵo, oni volis fotiĝi kun mi. Mi staris kiel statuo kaj venis novaj vizaĝoj apud mi. Estis mia plezuro, sed mi ne scias kiom inter ili memoros min kaj sendos tiujn fotojn al mi.

Mi poste iris al la juna kunsido, al kunsido pri indiĝenoj kaj pri Fejsbook kaj aliaj. En ĉiuj kunsidoj, mi donis mi vigle partoprenis kaj ankaŭ donis mian ideon.
Tuj venis tempo por surstrata farandolo por Esperanto, gvidota de Mireille Grosjean. Temas pri surstrata farandolo (gaja procesio, dancada irado) de japana deveno kie ĉiu partoprenanto surhavas HACHIMAKI t.e. tuko, kiun oni surhavas sur la frunto ĉirkaŭ la kapo. Sur la tuko oni skribas ion, kaj la surhavo de tia rubando signifas por japanoj: mi atingos mian celon.
La celo de tiu ĉi evento estos konigi Esperanton al la danoj. Tiucele ĉiu devus skribi sur sia rubando la nomon de sia denaska lingvo, en la dana. Tio interesis min ekde kiam Ileana Schrøder skribis al mi pri tio kiam mi estis en Nepalo.
Ja estis bona ŝanco por ni. Ni kuniĝis ĉe la pordo kaj trajnveturis ĝis la urbocentro. Estis pluvanta kaj mi ne portis pluvjakon. Pluvis kaj ventis sur ls strato kaj mi sentis sin tre simpatia kontraŭ la pluvo.De tie ni marŝis ĝis Tivoli, la loko de la nacia vespero estis okazonta.
Usona amiko Neil volonte gvidis nin en la amuza parko Tivoli kun multaj restoracioj kaj ludejoj. 






La nacia vesper interesa. Estis kantoj, danco-kantoj kaj dramo senvortoj. Poste venis gajaj popolkantistoj el Grenlando. Mi ne povis kompreni kial mi ne povis vidi danan etoson en tiuj prezentaĵoj. Kron tio el Grenlando, estis simple eŭropaj por mi. sed mallonga. Eble tiaj kantoj kaj dramoj troviĝas ankaŭ en Francio, Germanio, Hungario ktp. Mi memoris la grandiozan nacian vesperon de Jokohamo…
Mi revenis al la hotelo ĉ je la 11a kun Ursula, Franciska. Survoje renkontiĝis ankaŭ interesa germano kiu loĝis ne malproksime de Ursula. Ankaŭ ni vidis Indu kaj Barbara Pochanke.
Tre bedaŭrinde ke mi ne povis multe foti hodiaŭ ĉar mankis baterio en mia fotilo kaj ankaŭ ne estis baterio en mia telefonilo.




No comments: