2011/07/05

Mi ricevis vizon al Danio !!!

Hodiaŭ mi havas la plej ĝojan novaĵon de la mondo: Mi ricevis vizon al Danio, ke mi partorepnos en la UK ĉi jare!!!!!!!!

Je al unua posttagemeze ni iris al la ambasadorejo tie ĉi. Ni atendis iom ekstere kaj ni povis eniris. Ni devis subskribi al kelkaj paperoj, en kiuj ni promesis ke ni revenos kaj antaŭ ol du semajnoj de nia reveno, ni lasos kopiojn de niaj pasportoj tie. 

Kaj jen, ni ricevis niajn pasportojn kun niaj vizoj!

Tamen estro diris ke ni ne povis flugi al Londono ĉar bezonas apartan vizon (nia fluglinio estis tra Londono). Tion ni ne povos akiri. Do, ni devos sanĝi la fluglinion. Tio signifas ke ĝi denove postulos kroman pagon. 

Ni ĉiuj teumis por diskuti pri niaj unuiĝintaj programeroj dum la UK.

Mi elkore dankas al la UEA, LKK, niaj helpema danaj geamkoj, aliaj geamikoj kiuj subtenis nin per necesaj dokumentoj ktp or realigi nian sanĝon partopreni en al UK. Mi kredas ke ni sukcesos partoreni en la UK gaje kaj ĝi donos al ni apartan energion por labori pli kaj plu por la Esperanto-movado en Nepalo.

Nun mi povas pace plani pri mia vojaĝo. Ne estas tempo kaj restas tiom multe da aferojn farendajn. Dio, helpu min!

3 comments:

Anonymous said...

Razen,mi vere ege gxojigxas,ke la afero finfine havas bonan rezulton!
Havu bonegan vojagxon! Mi skribos baldaux al vi apartan leteron! Salutojn kaj gxis!Barbara

Anonymous said...

Gratulojn Razen !!!!
Antaŭe mi timis skribi al vi pro ebla malsukceso pri via vizo.
Baldaŭ mi skribos al vi apartan kaj pli longan mesaĝon.
Amike.
Michèle R.

Sinjoro Eng said...

Gratuoj kara, Bonvojagxos.