2011/07/27

Ekskurso kaj koncerto

Hodiaŭ estis la tago de ekskurso. La kongresejo estis fermita. Etis diversaj eskursoj por deviersaj homoj. Unue mi ne sukcesis trovi ĝustan informon kaj due preskaŭ ĉiuj estis tre multekosta kaj mi ne volis partopreni en ĝi.

Antaŭ heraŭ Betty propnis ke ŝi ĉiĉeronu nepalanojn al al urbo-centro ĉar ankaŭ ŝi pensis ke eble nepalanoj ne povos pagi la ekskurso-kotizon. Prave. Sed kiam mi ekdemandis al nepalanoj, mi ankaŭ ŝokiĝis ke ili estas tre bonŝancaj. Bharat kaj Nabin planis vojaĝon al iu kastelo, Parasar havis bileton pri iu luksa ekskurso. Mi ne persone povis demandi al Indu kaj Alinka. Mi proponis al Navraj kaj li estis feliĉa.







Nu. matene mi iris al la pordo kaj Navaraj diris ke ankŭ venos aliaj. Samtempe mi renkontis tri gejapanojn kiu ankaŭ mem-promenadi. Mi proponis ke ili ankaŭ estu kun ni. Ni iris al la Norreport kaj piediris laŭ la bazaraj stratoj ĝis laborista kvartalo aŭ latina kvartalo.

Ni iris ankaŭ al la tombejo kie kuŝis memoron de dana esperantisto Marie Schroder, kiu multe laboris sed tre june forpasis. Poste ni iris al la botanika ĝardeno kaj muzeo. Ni iris por manĝi sed en tiu abunda varieco, mi ne povis bongusa (=nepaleca) manĝaĵo. Tamen devis satigi sin per fritita (anakaŭ malvarmega rizo kaj pecoj de kokaĵoj. Poste ni iris al la botanika ĝardeno kun belaj statuoj. Oni iris al la muzeo sed pro laceco mi kaj Navaraj decidis rekte reveni al la loko kie okazos la koncerton.

Koncerto komenciĝis je la 7a. Unuaj ne estis bonaj sed je la fino, la Danĝera grupo kaj Kimo mem donis energion kaj elektron al la dancantaj aŭdantoj. Ankaŭ ĉeestis Indu, Parasar kaj Bharat. Ankaŭ mi multe dancis.



Iu hungarino diris al mi ke kvar nepalanoj vojaĝos al slovakio kun ŝi. Kiuj nepalanoj povas esti. Interesajn novaĵojm oni havas por mi.
Jen kelkaj ligiloj kie vi povas gxui la koncerton:

http://www.youtube.com/watch?v=oHKsYvYEbD8&feature=related
http://www.youtube.com/watch?v=4gryFPJqeEM&feature=related
http://www.youtube.com/watch?v=3uDteJfHKf8&feature=related

Perdita generacio:
http://www.youtube.com/watch?v=0-VVUooyyHs&feature=related
http://www.youtube.com/watch?v=Jt5SxrdcN_4&feature=related
Jomo:
http://www.youtube.com/watch?v=lus6aO9cPbc&feature=related&noredirect=1
http://www.youtube.com/watch?v=lus6aO9cPbc&feature=colike
http://www.youtube.com/watch?v=WbXBXCme2i0&feature=related
http://www.youtube.com/watch?v=CnLPb6aQdN8&feature=related

No comments: