2011/07/28

CO respondas, budhismo,






Hodiaux mi partoprenis en la programo CO respodas. Multaj venis plendoj kaj Osmo lerte respondis.

Oni plendis ke mankis de afisxo cxe la kongresejo kaj la organizantoj perdis bonegan okazon varbi pri nia lingvo. Iu blindulo plendis ke mankis materialo pri la kongreso en alimanera formo do estis diskriminacio kontraux pli ol 20 blinduloj en la kongreso. Iu plendis pri la eksurso : La dana cxicxerono klarigis pri al lokoj en la angla lingvo kaj la dana esperantisto ne povis bone klarigis la enhavon en Esperanto. Manko de posxtmarko kaj posxtservo en la kongresejo estis aliaj problemoj.

Mi partoprenis en la kunsido de legantoj de revuo "Esperanto". La redaktoro diris ke fotoj devas esti bonkvalitaj kaj artikoloj estu suficxe bonaj. Oni diskutis pri reta kaj papera versio de la revuo. Li diris ke la papera versio aperados. Kaj li ankaux diris ke la UEA pagas pli multe al posxto ol al presejo.

Mi diris ke kaj reta kaj papera versio estas grava cxar retan version mi tuj ricevas kaj por papera versio mi devas atendi du du monatoj kaj duono. Kaj mi ankaux proponis ke oni devas de tempo al tempo kontroli cxu ricevantoj de al revuo legas gxin aux ne. Povas esti ke kelkaj homoj dauxre ricevas senpage, dank' al iu fonduso kaj li aux sxi ne zorgas pri la valora bulteno kvankam multe da mono estas elspezata por eldoni gxin kaj disengi gxin.

Kunsido de KAEM estas interesa. Sidis Hori, Hong, Indu kaj Lee al podio. Hori prezentis la projektojn, Bharat, je nomo de Nepalo diris ke ni okazigis IHRon, ni povas okazigi konunan seminarion de "MezAzio", ke ni eldonis "Templo"n. Li ankaux diris ke li instruis Esperanton en Filipinoj. Lee el Koreio, Trozoro el Cxinio, Jehosna Tilleman el Israelo, Heidi kaj Ilia el Indonezio, Immaru Fumiro (?) el Japanio kaj Parawaj el Pakistano parolis pri movadoj en siaj landoj. Indu venis nur por saluti. S-ro el Vjetnamio diris ke ili cxefe okupigxas pri okazigo de la UK.

Mi demandis al KAEM kiel mi povas komuniki kun KAEM komissioano kaj venis subite Bharat por respondi ke mi kontaktos al kamemano el Nepalo! Tute stulte. Mi ne atendis lian resondon kaj KAEM mem ne havis respondon.

Lee, jxetis kelkajn "amarajn" konsilojn. Li diris ke Hori kaj aliaj devas agi nur kiel eksprezidantoj kaj lasi novan komisianaron labori por plibonigo de la KAEM.

Mi estis invitita de koreoj por mangxi korean rizon. Estis bongusta.

Post mi iris al la kunsido de Budhismo, de Budhana Ligo Esperantista. De mia flanko, mi diris ke budhismo suferas pro la sxtata religio. Mi proponis ke ni okazigu Budhana Seminirio cxe Lumbini aux iu alia loko kie oni povos detale diskuti pri la Budhismo en divesaj landoj. Strange ke Esperanto floris en Azio kie vivas la plej multe da budhanoj sed mi ne trovas ilin tre multe inter esperantistoj, almenaux dum UKoj.

Mi poste trovis nepalanojn : Estis Bharat, Indu, Nabin, Parasar kaj Navaraj. Evle, estas por al unua fojo ke mi vidis ilin en unu loko. Venis tiu amikino de Peter kaj Indu volis estis fotita kun ili. Franciska ankoraux posedas la botelo de vino por nepalanoj. Sed gravaj nepalanoj ne estas preta regaligxi.

Mi poste komprenis ke ili akumuligxis por prezenti kanton por la internacia vespero. Mi ne volis esti tie por kantado. Mi iris al leteratua konkurso (eble) kiel Urlic Beker legis prozon. Estis interesa sed mi volis eksplori pli utilan programon.

Post mi iris al la kunsido de ILEI kie oni rakontas gxenerale kio okazis dum la ILEI konferenco. Oni resume diskutis pri la problemoj kaj planoj de Esperanto-instruistoj.

Reveninte mi vidis ke Ilia sercxin sxian amikinon. Ni auxskultis al malferma koncerto de Kajto. Nun mi komprenis kial Kajto estas malgranda nun. La grupo iam disigxis. Kaj la muziko ankaux ne plu estas tiom vigla kiom Kajsto estis 10 jaroj, kiam eble mi auxskultis ilin por la unua fojo.

Mi venis al cxambro por ripozi. Post tiom da tagoj de kongresumado, mi estas lacaj. Estis la tempo por filmo "La Universala Lingvo" sed mi ne iris tien pro laceco. Nur poste mi eksciis ke gxi enhavas mian scenon, 'pafita' dum la UK en Jokohamo.

Poste mi iris al la koncerto de Reverie. Ili havas kolekto de tre amuzaj instrumentoj. La virino tre lerte kantis kaj ludis instrumentojn. Sxi ecx ludis sur la ligna staktolo sur kiu sxi sidis. Sed sxajne sxi ne parolas Esperanton. Sxi finfine ecx kantis anglan kanton.

Poste sekvis la filmo "Atako de Lunaj Zambioj", esperantigita sur la fama mannova angla filmo "Star Wars" (eble). Komprenebla gxi placxis al mi sed pli multe placxis al mi dormo. Do.

No comments: