2011/07/31

Al nepala konsulo kaj cervo-parko

Post matenmanĝo ni iris al la urbo. Ni estis invitita de s-ro Prakash Suvedi, la konsulo de la nepala registaro. Ni atingis tien je la 10.45.

La domo estis antikva, konstruis ĉirkaŭ 300 jaroj antaŭe. Sed ili bone konservis ĝin; la ŝutparo estis jam enliniĝinta al maldekstraflanko. Sed ili ne pensas por rekonstrui ĝin. La amo al antikvaj domo-konstruaĵoj ne estas gloro por ĉiuj.

Ges-roj Suvedi bonvenigis nin. Estis lukseta apartmento kiun luis nepala registaro por li. Li estas nuntempe pli okupitaj ĉar la oficejo de la ambasadorejo estas translokiĝita, en iu loko kie troviĝas granda bela ĝardeno antaŭ al domo.

Ni drinkis bieron kaj poste sekvis nepalstila rizaĵo, kiun mi de multaj tagoj atendis. Post manĝado, ni teumis kaj babils pri divesaj aferoj – vivsteloj de danoj, prezoj, ferioj en proksimaj landoj, edukadsistemo kaj prezo de vizito al kuracisto.

Mi, Nabin, Peter kaj Lone revenis kune kaj veturis al tiel nomata cervo-parko. Estis mirinde granda, pura, verda kaj kvieta kvazaŭ nacia parko. La cervoj videblis en malproksimeco kaj ili tuj forkuris kiam ni ekmovis. Ni ĝuis la verdan razenon, kaj ludantan kaj biciklantajn gejunulojn. Same estis interesa vidi gepatrojn kun iliaj infanoj sur rulo-ĉaroj.

Ĝi estas dane nomata Jægersborg  Dyrehaven. Ĝi troviĝas norde de Kopenhago kaj ĝia grandeco estas 11 kvadratkilometroj. Estas ĉirkauigita de muroj kaj oni povas eniri tra unu el 15 ruĝaj pordo-domoj. Ĝi estas konata por ĝia riĉa manova kverkejo kaj nombro de cervoj. La arboj kreskas nature kaj la registaro faligas ilin nur se ĝi estas danĝera por preterpsantoj. Ĝi donas loĝejon por 2100 cervoj - 300 Red Deer, 1700 Fallow Deer kaj 100 Sika Deer.

[La fotojn mi prenis el la reto]

Estis kelkaj gejunuloj en soleco, sidantaj unu apud la alia kaj sole leganta librojn aŭ serioze diskutantaj. Eble ili havas revon por iliaj estontoj aŭ ili venas tie kiam amo miksiĝas kun kverelo…

Meze staras malgranda sed eleganta palaco, konsruita por reĝaj ĉasadoj de antikvaj periodoj. Ĝi nomiĝas Palaco de Ermito (Eremitageslottet dane kaj The Eremitage Palace or Eremitage Hunting Lodge, angle). Estis konstruita de la arĥitekturisto Lauritz de Thurah laŭ la stilo de Baroque ekde 1734 ĝis 1736 por al reĝo Christian VI de Danio por reĝaj bankedoj kiuj ofte okazis en tiu cervoparko. Belaj leono-virinoj de ŝtonoj en ĉiuj anguloj sur la muro estis allogaj. Ni tamen ne povis eniri.


Ni ĝuis la verdan razenon, ludantan kaj biciklantajn gejunulojn. Same estis interesa vidi depatrojn kun iliaj infanoj sur rulo-ĉaro. Je la mezo estis belega kasteleto.
[La foton mi trovis en la Facebook de Sabrina el Indonezio]

Poste ni atingis al la amuzejo kun multaj restoracioj. Estis simila al tio de Tivoli. La amuzejo havas interesan historion. Antaŭ 400 jarojn oni trovi tien akvo-fonton kun pura akvo. Oni kredis ke ĝi havas povon resanigi homojn. Do homoj komencis viziti tiun lokon kaj plikniki. Ili plej multe venis en la nokto de mezsomero. Kaj, poste ĝi pli kaj pli famiĝis kaj do, oni starigis amuzejon en ĝi. Post du-hora marŝado en la kvieta herbejo, esti ĉirkaŭ bruo ankaŭ denove amuza.

Jen ni rekte revenis al la hejmo. Kaj ni atendas al Ursula kiu, laŭ ŝia plano, piedre venos sole de la staci-domo de Limpby kaj trovos nian hejmon.

[La latajn du fotojn donacis al mi Peter] 

No comments: