2011/06/16

Miaj vizitantoj

Karaj gelegantoj,
Hodiaux mi volas iomete paroli pri miaj legantoj.
Mi trovis ke 3,589 homoj vizitis al mia blogo en 387 tagoj (de Majo2a, 2010 gxis Majo 22a, 2011). Tio estas 9.27 homoj en tago!

Mi opinias ke tio ests suficxe granda nombro de legantoj. Mi ne multe laboras por gxi. Mi simple verkas kiam ajn mi volas aux havas tempon kaj interretan ligon. Tamen mi gxojas ke multaj homoj vizitas min regule. Kvankam ili ne metas rektajn komentojn, ili ja amas min kaj zorgas pri mia laboro.

Jen kelkaj bildoj elsxutitaj el la komputilo por montri la kalkulon:

1 comment:

Piotr said...

Vere, estas impona rezulto, do akceptu de mi gratulon