2011/05/20

Mi dormis apud strato por peti vizon al Danio

Mi revenis el la dana ambasadorejo hodiaxu je la 2.00a posttagemeze, ĉar mi malsukcesis doni  mian peton por vizo al la gardisto de la ambasadorejo eĉ post 26 horoj de atandado apud la  strato!!!

Ni iris tien je la 10a antaŭtagmeze por peti la vizo. Kaj post kiam ni ne sukcesis stari en la preskuax  senfina vico. Ni decidis ke ni estu unu granda grupo, la knabinoj staros dum tago kaj la  knaboj staros du nokto. Tiel ni povos bone prezenti niajn petojn vendrede metene. Estis ĉirkaŭ 40 gejunuloj.  Do post longa diskuto ni tiel decidis kaj mi iris al la laborejo.

Manĝinte, je la 7a vespere hieraŭ, mi iris al la ambasadorejo stari en la vico por peti vizon. Etis pluveganta kaj eĉ mia nova pluvmanteno ne helpis min. la stroto estis plenplana de akvo kiam mi rajdis mian motorbiciklon al la ambasadorejo. Do, mi finfine atingis kaj  ĝoje vidis ke la knabinoj bone gardis nin. Venis aliaj junuloj kaj ili volis sidi en la unua loko de la vico. Do, post longa diskuto, ni finfine venis al al punkto ke ni faros longan liston de nomoj kaj ni ĉiuj en vicoj zorgos pri ĝi. Estis tiel decidita ke knabinoj zorgos pri la vico dum tago kaj ni, viroj, zorgos pri ĝi dum nokto.
Tie, la simpatiaj knabinoj bone zorgis pri la situacio. Poste venis multaj aliaj viroj. Nature ankaŭ venis novaj knaboj kaj ili volis esti ĉe la unua loko. Do, sekvis kvereno ĥaoso.

Kiam homoj amasiĝis, al oficistoj vokis la la polico por forpeli nin; ili volis dormi kviete. La policanoj venis kaj tion diris al ni ke ne etas bona stari dum tuta nokto apud la domo de la diplomato. Ili scias ke tia ĥaoso estas preskaŭ ĉiutaga afero tie. Denove diskuto sekvis kun al policanoj. Ni finfine decidis ke ni faros alian liston de petontoj kiuj vere staris tie dum la tago kaj forpeli kelkajn nomojn kiuj ne venis. Denove, alia ĥaoso sekvis ĉar ni forpelis kelkajn nomojn kiuj volis esti. Tio daŭris...Ĝis la 11a ni aranĝis alian liston. Kaj la policano, nur por forpeli nin, diris ke li povos zorgi pri la listo. Sed nenio estis certa kaj ni ĉiuj volis esti tie. Ni devis gardi la liston. Finfine, ni resendis la knabinojn al iliaj hejmoj kaj ni 11 personoj sidis/kuŝis/dormis en la magranda ŝton-pavita loko ĉe la fenestro, tiom granda kiom etas modesta tablo! Inter geesperantistoj, nur mi, Shree kaj amiko de Navin dormis. Parasar ne venis, Indu reiris al ŝia hejmo kaj Bharat kaj Navaraj iris al Thamelo por dormi.

Estis vere ne forgesinda nokto en mia vivo. Ies piedo kuŝis sur alies kapo kaj iu metis sian dorson sur alies genuo. Kaj iu surgenuis, iu ŝtresis, iu sidis kaj iu preskaŭ staris. La ŝtono estis tre malvarma kaj ni havis nur un ĵurnalon por protekti nian korpon el la pavitaj ŝtonoj.

Estis malluma, malseka, malvarma kaj ankaŭ atakis in koskvitoj. Ni grumblis, koleris, ŝercis kaj babilis. Venis multaj temoj. Unu el niaj temoj, kompreneble, Espseranto. La ideo de Esperanto plaĉis al ili. Sed ili ne lernos ĝin, por ili vojaĝo al Danlando, Norvegio aŭ Svedio estis pli grava.

La loko estas stranga punkto por tiuj personoj kiuj vestas sin kiel virinoj kaj agas kiel putoj. Ili eble vizitas al iliaj klientoj. Venis multaj "knabinoj" en mallonga vestaĵoj eĉ dum la malvarma nokto-mezo. Tio ja donis al ni interesan tempo babili pri moderna vivo de Katmando. Ni eble dormis dum unu horo. Kaj mateniĝis.

Venis novaj vizo-petantoj je la 3a, 4a kaj 5a. Kaj ili ne volis akcpetis ekziston de nia listo kaj ili postulis ke nur tiuj homoj estu en vico kiuj dormis tie. Denove okazis kverelo.......

Bharat, Navaraj, Indu kaj Parasar ankaŭ alvenis. 

Iri al la necesejo estis alia problemo. Hieraŭ vespere mi ne multe manĝis al hejmo ĉar mi sciis ke estos problemo iri al necesejo ĉi tie dum mateno. Ni, kvankam, povis pisi ĉe la strato dum nokto.


Venis oficitoj je la 9a kaj komencis akcpeti petojn. La plej strange, ili invitis novajn studentojn kiuj ne estis en la listo kaj ni nur atendis. Eble je la 11 venis vico de Indu inter ni. Nia prezidanto diris ke ni estas grupeto kiuj vojaĝos al Danio por partopreni en lingva kongreso. La gardisto diris ke ni atendu ĝis ŝi vokos. Ŝi nur prenis petojn de "studentoj" kaj aliaj "vizitontoj". Ni dum du horoj nur staris kaj miris, kiel ŝi povis ignori nian staron en vico dum tuta tago kaj nokto. La situacio estis tiom malfacila ke ni eĉ ne povis lasi la lokon eĉ por trinki teon.

Finfine, ŝi fermis la fenestron je la 2a kaj diris ke ŝi akceptos pli da peton nur sekvontan lundon. la persono eĉ ne aŭuskulti nin kaj ne volis klarigi kial li ne voksi nin. Mia kara!

Mi proponis ke ni ne devas esti plu instultita kaj ni lasu ĉi fojan UKon. Ĉiuj konsentis kaj diris ke ni devas skribi al UEA, LKK kaj aliaj pri la situacio. Sed neniu povis diri kiu faros la oficialan leteron. Kompreneble la ĝenerala sekretario faros tion. Ili ne povis decidi. Mi ege estis malsata kaj mi, Shree, Alinka kaj Navin iris al manĝejo.

Mi finfine reisis al la oficejo. Mi eĉ ne povis malfermi miajn okulojn. Mi estis laca, miaj gamboj tre doloris kaj mi havis febron. Ĉu iu punas min ĉar mi volis partpreni en la UK en Eŭropo?


2 comments:

Chuc Xin said...

Dissciigi la okazintajxon estas la plej bona maniero por respondi la agacxo de la oficistoj en la ambasadorejo!

ewa said...

Kara, Estimata Samideano! Kun kortusxo mi legis Vian viglan raporton pri la strebo atingi la vizon. Mi ja konas el propra sperto similajn aferojn,sed felicxe tio jam estas en mia lando (Polujo) pasinteco. Antaux pli ol 20 jarojn mi ankaux staris en la dudiurna vico cxe la pordo de ia okcidenteuxropa amabasadejo (sxajne germana, sed ankaux simile okazadis cxe hispana kaj usona). Tiam aliaj sxtatoj timis akcepti Polojn kaj tro multaj homoj (laux ili) volis viziti ilies sorcxajn landonj.Legante Vian tekston mi miris, de kie Vi konas tiun kutimon: fari la liston de atendantoj kaj dejxori, mi pensis, ke tio estas tipe pola eltrovo! Resumante: miaopinie tiuj aferoj entute ne rajtas okazi cxar humiligas homojn. Cxu dana ambasadejo estas tiel aroganta? Mi miras, sed ja Vi atestas, ke tio okazas. Certe oni devas protesti cxe UEA pro tio, sed cxu UEA sukcesos efektive solvi Viajn problemojn kun la vizo?
Mi elkore Vin salutas! Mi legas Vian blogon, tiel interesan, danke al Istvan Ertl, kiu gxin montris cxe Facebook.
Amike - Ewa Siurawska el Varsovio